Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ekvadoro : minaco al demokratio ? PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Politiko
EKVADORO -  02-an de oktobro, 2010.


Rafael Correa, prezidento de Ekvadoro, revenis al sia oficejo unu tagon post kiam trupoj savis lin el hospitalo, kie li estis kaptita de policaj oficiroj kiuj protestis pri projekto fortranĉi iliajn avantaĝojn. La ĉefurbo de Ekvadoro, Kito, estis paca vendredon post tago de agitado kiu kulminis en pafadoj ekster la hospitalo, sed Ricardo Patino, la ministro pri Eksterlandaj Aferoj, avertis, ke la situacio ne ankoraŭ estis sub totala kontrolo.

"Ni ne povas aserti totalan venkon. Ni kontrolas la situacion nuntempe, sed ni ne povas malstreĉiĝi," Sro Patino diris al reporteroj. "La puĉa provo povas havi radikojn tie, ni trovu ilin kaj forigu ilin."

La prezidento Correa kulpigis al Lucio Gutiérrez, eksa prezidento kiu mem estis elpelita dum protestoj, pro la insurekcio, dirante, ke tio estis provo forigi lin el potenco. Gutiérrez neas ajnan rolon en la protestoj kaj multaj analizistoj sugestis, ke la oficiroj neverŝajne provis faligi la prezidenton Correa. Sed dum pluraj horoj lastan ĵaŭdon estis timite, ke la prezidento povus esti eksigita, same kiel tri aliaj prezidentoj jam estis en la jardeko antaŭ ol li venis al potenco en 2007.

Correa estis kaptita en la Nacia Polica Hospitalo en Kito. Li ricevis larmogason dum li provis alparoli protestantajn policajn oficirojn ĉe kazerno en la urbo. Li estis kaptita en la konstruaĵo plurajn horojn dum liaj subtenantoj ekstere interbatalis kun la policaj oficiroj. Tiuj policistoj provis persvadi lin revoki leĝon kiu fortranĉas iliajn gratifikajn pagojn. La agitado, kiu ankaŭ vidis flughavenojn fermitaj kaj vojoj blokitaj, finiĝis malfrue ĵaŭdon, post kiam la militistaro moviĝis kontraŭ la policistoj.

Oficialuloj diris hieraŭ, ke kvar homoj mortis kaj preskaŭ 200 aliaj estis vunditaj en la perforto.
La situacio en la ekvadora ĉefurbo estas nun pli stabila sed restas en stato de krizo, kiu donas pli grandajn povojn al la militistaro. La nuna situacio estas kvieta. Ŝajnas, ke la prezidento Correa la landon denove regas.

Gustavo Jalkh, ministro pri Enlandaj Aferoj, rakontas, ke la policaj fortoj revenis labori tiun vendredon, post tiu "bedaŭrinda, kaosa" tago. Nur 600 oficiroj el ĉirkaŭ 40 000 partoprenis en la perforto, laŭ Edwin Jarrin, la dua ministro pri Enlandaj Aferoj.

La policestro eksiĝis kaj diris, ke li ne ordonis la atako kontraŭ la prezidento, sed estis "malrespektata" kaj "mistraktita" de siaj oficiroj. "Komandanto kiu montris tian mankon de respekto fare de liaj subuloj ne povas resti en ofico," Freddy Martínez diris

La leĝo aprobita merkredon de la nacia parlamento devus fini la kutimon doni al soldatoj kaj policistoj medalojn kaj monajn gratifikojn ĉe ĉiu promocio kaj rangaltigo, same kiel etendi la intertempon inter ĉiu rangaltigo. La leĝo kolerigis policistojn kaj soldatojn kiuj perlaboras malpli ol 1000 dolaroj monate.

Delegacio de latinamerikaj fremdaj ministroj alvenis al Kito hieraŭ por montri ilian subtenon al Correa. "Tio ĉi estis atako al demokratio kaj progresaj registaroj en Latin-Ameriko," Hector Timerman, la argentina ministro pri Eksterlandaj Aferoj, deklaris.

Rafael Correa, kiu estas prezidento de 2007, estis re-elektita lastan jaron por dua mandato kiel prezidento de tiu lando kiu kalkulas 14,5 milionoj da loĝantoj.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi