Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Disputo pri akordo inter Kolombio kaj Usono |
|
|
| Sudameriko - Politiko |
![]() KOLOMBIO - 05-an de novembro, 2009.Kolombia opoziciaj grupoj kolere reagis post kiam detaloj de polemika militista interkonsento kun Usono estis publikigitaj. Laŭ tiu 10-jara interkonsento, usonaj militistoj ne nur havos liberan aliron al militistaj bazoj, sed ankaŭ povos uzi gravajn internaciajn civilajn flughavenojn. La usona personaro kaj defendokontraktistoj ankaŭ ĝuos diplomatian imunecon.
La prezidento Alvaro Uribe diras, ke la akordo helpos forigi el Kolombio bandaĉojn de drogtrafikistsoj kaj maldekstrismajn grupojn da ribeluloj. Sed la eminenta opozicia senatano Gustavo Petro, de la maldekstrisma partio PDA, diris, ke tiu ĉi interkonsento sume estas virtuala usona okupado de Kolombio. La akordo estis subskribita lastan vendredon sed plenaj detaloj nur estis publikigitaj mardon. Ili rivelas, ke usonaj militistoj havos aliron al sep kolombiaj bazoj de terarmeo, mararmeo kaj aerarmeo, kaj ankaŭ povos uzi civilajn flughavenojn sub kondiĉoj kiuj ankoraŭ ne estis klare komprenigitaj. La kolombia militokomandanto, la Generalo Freddy Padilla, citita de naciaj amaskomunikiloj, deklaris, ke la utilo de la interkonsento estos sentita tra la tuta lando, dum Usono gvidas gravajn kontraŭdrogajn kaj kontraŭterorismajn misiojn. La interkonsento estigis plimalboniĝon de jam streĉitaj rilatoj inter Kolombio kaj Venezuelo. Venezuelo rompis diplomatiajn rilatojn kun sia najbaro kaj la venezuela prezidento Hugo Chávez avertis, ke kolombiaj militistaj bazoj povus esti uzitaj de Usono por ataki sian landon. Aliaj landoj en la regiono, inter kiuj Brazilo kaj Ĉilio, ankaŭ diris, ke tiu decido zorgigas ilin. Kolombio estas ĉiam pli izolita en la regiono, sed ŝajne ne vere zorgas pri tio, tiom longdaŭre kiom ĝi havas fortan subtenon de Usono. |





KOLOMBIO - 05-an de novembro, 2009.
da ribeluloj