Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Correa gajnas balotadon en Ekvadoro Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Politiko
EKVADORO - 28-an de aprilo, 2009.

La ekvadora prezidento senprobleme alproksimiĝis al forta venko en naciaj balotadoj, li antaŭeniras sian plej proksiman rivalon je preskaŭ 20 procentoj, laŭ la "rapida kalkulo" de balotadaj respondeculoj. Rafael Correa deklaris venkon post kiam tri postbalotaj sondoj donis al li inter 54 kaj 55 procentoj de la voĉdonoj en la ok-kandidata baloto.

La "rapida kalkulo" konsistas el ses procentoj de la totala voĉdono, el kiuj Correa akiris 49,2 procentojn. Venko por Correa igus lin la unua prezidento elektita sen elimina voĉdono en Ekvadoro en 30 jaroj. La maldekstrisma Correa dancis, kantis la nacian himnon kaj premis manojn de siaj politikaj konsilistoj en sia hejmurbo Guayaquil kiam li aŭdis la novaĵon pri sia venko "Ĉi tiu revolucio estas sur la vojo antaŭen, kaj neniu kaj nenio povas halti nin," la 46-jara prezidento diris.

"Ni neniam trompos la Ekvadoranojn," li diris al huraantaj subtenantoj. "Mi pensas, ke pro tio ni ricevis tian grandegan subtenon. Ni elfaris historiaĵon en lando kiu inter 1996 kaj 2006 neniam vidis demokratan registaron fini sian mandaton." Lucio Gutierrez, siatempa prezidento, okupas la duan vicon en la rapida kalkulo, kun 30,5 procentoj, kaj ankoraŭ ne agnoskis sian malvenkon. "La rezultoj anoncitaj estas ne oficialaj, ne forlasu la voĉdonkalkulon," diris Gutierrez, kiu ricevis inter 24 kaj 31 procentoj en postbalotaj sondoj. "Ĉi tiu estas milito de informoj," li aldonis, asertante, ke aperis "fraŭdo" dum la balotado.

La lando ankaŭ okazigis parlamentajn kaj urbajn balotadojn, sed la rezultoj ne estos konataj antaŭ kelkaj tagoj. Internaciaj observantoj de la EU kaj la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj raportis neniujn gravajn neregulaĵojn en voĉdonado.

Correa hodiaŭ devas plenumi siajn promesojn pri laborpostenoj kaj pli bonaj loĝkondiĉoj por Ekvadoranoj, kiuj jam suferas pro  pro malfortiĝinta ekonomio baziĝanta sur petrolo kaj bananokultivado . Ekde sia venko por la prezidenteco en novembro 2006, Correa gajnis tri naciajn voĉdonojn, interalie referendumon kiu enkondukis la 20-an konstitucion ekde la kreado de la lando en 1830. Li havis du jarojn restantajn en lia aktuala mandato, sed la nova konstitucio enkondukita pasintjare permesas al li kandidatiĝi por nova mandato. Ekvadoro estas nun en sia tria jardeko da demokrata regado, post militista reĝimo kiu finiĝis en 1979.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi