Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Surpriza vizito de Chávez al Kubo |
|
| Sudameriko - Politiko |
![]() VENEZUELO / KUBO - 28-an de februaro, 2009. La venezuela prezidento Hugo Chávez alvenis al Kubo por neanoncita vizito nur unu semajnon post sia venko en grava referendumo en sia lando. La vizito estas la lasttempa en sinsekvo de interŝanĝoj inter la du maldekstrulaj landoj, kiuj evoluigis pli proksimajn ligojn ekde Chávez prenis la potencon antaŭ dek jaroj.
Chávez diris, ke la unua gratula mesaĝo post la referenduma venko, kiu donis al li la eblecon kandidatiĝi por tria mandato en 2012, venis de la eksa gvidanto Fidel Castro. La venezuela gvidanto, kune kun altnivela delegacio, alteriĝis vendredon nokte ĉe la Internacia Flughaveno en Havano por partopreni diskutojn kun Raúl Castro. Komunikaĵo de la venezuela registaro deklaris, ke la du landoj "daŭrigos dinamikan interrilaton tra multaj akordoj kiuj unuigos ilin en ekonomiaj, energiaj, teknologiaj kaj sociaj aferoj, kaj kies vizio plifortigos ilian integriĝon". Venezuelo estas la plej granda komerca partnero de Kubo, kiu provizas per 92 000 bareloj de petrolo ĉiutage la malriĉan insulon. Legu ankaŭ :
|




VENEZUELO /
KUBO - 28-an de februaro, 2009.