Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Brazilo kreas fonduson por protekti Amazonon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Natura medio

BRAZILO - 4-an de aŭgusto, 2008.

Lastsemajne kreis Brazilo novan internacian fonduson por batali senarbigon de la amazona regiono kaj akceptas kontribuaĵojn por helpi konservi la plej grandan pluvarbaron de la mondo. La brazila prezidento Luiz Inacio Lula da Silva subskribis dekreton kiu estigas la Amazonan Fonduson, destinita por ricevi ĝis 21 miliardoj da usonaj dolaroj de kontribuaĵoj dum la 13 venontaj jaroj.

Donacoj estas administrotaj kaj projektoj kontrolotaj de ŝtata banko, la Naciaj Bankoj pri Ekonomia kaj Socia Evoluado (BNDES). La fonduso ankaŭ helpos financi konservadon kaj projektoj de daŭrigebla evoluado proponataj de la ministerio pri natura medio, respondeculoj diris. La limo por kontribuaĵoj en la unua jaro estas fiksita ĉe unu miliardo da dolaroj.

Norvegio estos la unua donacanto, kiu jam promesis 100 milionojn da dolaroj donotaj en septembro, anoncis la ministro pri natura medio Carlos Minc. La direktoro pri medio de la BNDES Eduardo de Mello diris al reporteroj, ke donacantoj ne ricevos iun ajn profiton interŝanĝe por iliaj kontribuaĵoj, kiel ekzemple impostaj reduktoj aŭ karbonkreditoj. "Donacoj estas libervolaj kaj donacantoj ne havas voĉon pri la uzo de la rimedoj," li diris. Tiu rimarko reflektas ja la brazilan sintenon, ke ĝi konsideras sin plej bona kaj efika por regi la konservadon de Amazono, malgraŭ kritikoj de iuj ekologiaj grupoj, laŭ kiuj la brazilaj penoj ne sufiĉas, kaj kiuj opinias, ke fremda engaĝiĝo povus helpi. Sro De Mello aldonis, ke aliaj landoj, kompanioj kaj bankoj jam montris intereson en la fonduso. Ĝis 20 procentoj de la financa mono povas utili por konservi kaj protekti brazilajn ekologiajn sistemojn ekster la amazona regiono, kaj ankaŭ en aliaj tropikaj landoj.
 
Legu ankaŭ : 

 

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi