Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Izolita tribo fotita en Brazilo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Natura medio

BRAZILO - 3-an de junio, 2008.

Indianoj de unu el plej izolitaj triboj en la mondo estis fotitaj el la aero. La bildoj, publikigitaj lastsemajne, kiuj montras tiujn Indianojn estis faritaj en la Brazila ŝtato de Akreo (portugale : Acre), apud la Perua landlimo, kaj estas maloftaj indicoj, ke tielaj triboj ankoraŭ ekzistas.

José Carlos Meirelles, respondeculo kiu laboras por la Brazilaj registaraj Indianaj aferoj sin okupis pri la ekspedicio kune kun la "Fundação Nacional do Indio" (FUNAI). "Tio, kio okazas en ĉi tiu regiono estas grandega krimo kontraŭ la natura mondo, la triboj, la bestaro kaj tio estas antaŭenigita atesto pri la kompleta malracieco kun kiu ni, la "civilizitoj", traktas la mondon," Meirelles deklaris en komunikaĵo publikigita de la grupo "Survival International " (Supervivo Internacia), kiu subtenas tribajn popolojn tutmonde.

Brazila tribo Unu el tiuj atentokaptaj bildoj montras du tribanojn kovritajn per brila ruĝa kolorigaĵo kaj pretajn por pafi sagojn al la ekspedicia aviadilo, dum alia tribano, eble virino, rigardadas. Alia foto montras proksimume 15 Indianojn apud kabanoj kun pajla tegmento, iuj ankaŭ prepariĝas por pafi sagojn al la aviadilo.

Stephen Corry, la direktoro de "Supervivo Internacia", diris : "La mondo devas ekkonscii pri ĉi tio, kaj certigi, ke ilia teritorio estas protektita konforme al la internacia juro. Alie, ili baldaŭ malaperos."

Estas pli ol 100 izolitaj kaj malkontaktitaj triboj tutmonde. Pli ol duono loĝas en Brazilo aŭ Peruo, "Supervivo Internacia" diras. Laŭ la defenda grupo ili ĉiuj estas en grava danĝero esti devigitaj forlasi ilian landon, mortigitaj kaj tute ruinigitaj de novaj malsanoj.

Legu ankaŭ :

- "Amazono bezonas ekonomian ŝancon" (15/05/2008)

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi