Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo |
|
|
| Sudameriko - Natura medio |
BRAZILO - 27-an de aŭgusto, 2010.La brazila prezidento, Luiz Inacio Lula da Silva, kontraktis ĵaudon 26-an de aŭgusto, la publikan kontrakton por la konstruado de polemika akvobaraĵo de Belo Monte en Amazono, la tria plej granda en la mondo, kontraŭ la opinio de ekologiistoj kaj lokaj loĝantoj. "Ni ebligas ion, kio ŝajnis tute neeble antaŭ 30 jaroj (...), tio estas venko de la energia sektoro", deklaris la prezidento Lula dum la ceremonio. La konsorcio Norte Energia, ĉefe publika posedaĵo (49,98 %), konstruos la akvobaraĵon, sed la nerekta partopreno de la brazila Ŝtato estas proksimume 70 % ĉar ŝtataj investaĵoj alvenas kiel kroma financaĵo al ĉi tiu konsorcio. "La registaro subskribis la kondamnon al morto de la rivero Xingu kaj la elpelon de miloj da loĝantoj", mallaŭdis la indiĝenaj komunumoj de la regiono subtenataj precipe de la katolika Eklezio kaj la filmreĝisoro de "Avatar", la usona James Cameron. Kun elspezo de proksimume 11 milionoj da dolaroj (8,7 milionoj da eŭroj), Belo Monte estos la tria akvobaraĵo de la mondo (11 000 MW), malantaŭ tiu de Tri Gorĝoj en Ĉinio (18 000 MW) kaj tiu de Itaipu (14 000 MW) ĉe la landlimo inter Brazilo kaj Paragvajo. La konstruado de la akvobaraĵo postulos partoprenon de 20 000 laboristoj. Ĝi inundos zonon de 500 kvadrataj kilometroj ĉe la riverbordoj de Xingu kaj devigos 16 000 personojn delokiĝi, laŭ la oficialaj ciferoj. "La arbaro estas nia nutraĵofonto, la rivero nia bazaro. Ni ne volas, ke la akvofluejoj de Xingu estu invaditaj kaj ke niaj vilaĝoj kaj niaj infanoj, kiuj estos bone edukataj laŭ niaj uzadoj, estu en danĝero", emfazas 62 indiĝenaj ĉefoj en manifesto kontraŭ la akvobaraĵo. Laŭ la asocio "Survival" (Supervivo), kiu kampanjas por la protekto de indiĝenoj, la akvobaraĵo "det ruos la arbaron kaj reduktos la provizon de fiŝoj de kiuj dependas por sia vivo la indiĝenoj kiel la Kayapó, Arara, Juruna, Araweté, Xikrin, Asurini kaj Parakanã". La Regiona justico kontestis la konstruadon de la akvobaraĵo kiu necesos "samajn profundajn elfosadojn kiel tiuj de la Panama Kanalo" kaj duobligos la lokan loĝantaron ĝis almenaŭ 85 000 personoj kiuj tien ĉi venos por serĉi laborpostenon. "Tio kuntrenos fortan premon sur la teron kaj senarbigon", deklaris la prokuroro Ubiratan Gazetta. La oponantoj al tiu ĉi projekto ankaŭ diras, ke ĉi tiu akvobaraĵo estas konstruota per publika mono ĉar ĝi ne estas ekonomie vivipova. Sed, laŭ la registaro, la projekto de Belo Monte sur la rivero Xingu - kiu reprezentos 11 % de la energio-efikeco instalita de Brazilo - estas la plej bone planata en la mondo. "Ni persvados ilin, ke ni grave enkalkulis socian (...) kaj ekologian demandon", ripetis la prezidento Lula... Fonto : Novaĵagentejo AFP |




BRAZILO - 27-an de aŭgusto, 2010.
La konsorcio Norte Energia, ĉefe publika posedaĵo (49,98 %), konstruos la akvobaraĵon, sed la nerekta partopreno de la brazila Ŝtato estas proksimume 70 % ĉar ŝtataj investaĵoj alvenas kiel kroma financaĵo al ĉi tiu konsorcio.
ruos la arbaron kaj reduktos la provizon de fiŝoj de kiuj dependas por sia vivo la indiĝenoj kiel la Kayapó, Arara, Juruna, Araweté, Xikrin, Asurini kaj Parakanã". 