Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Nikaragvo koncentriĝas sur ventenergio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Natura medio
NIKARAGVO - 5-an de januaro, 2009.

Nikaragvo ekstartigos la funkciadon de 19 ventmueliloj en januaro por produkti 40 megavattojn da energio, tiel reduktante sian dependecon de petrolo el kiu venas sia elektropotenco. La projekto kiu laŭtakse kostos 90 milionojn da usonaj dolaroj funkcios ĉe plena kapablo je la fino de januaro kaj provizos la landon per 6% de sia totala energia bezono, deklaris la ministro pri Energio Emilio Rappaccioli.

Nikaragvo sukcesis ĉesigi sinsekvajn senkurentiĝojn kiuj ofte lasis la landon sen elektro kelkajn horojn ĉiutage, sed la registaro malfacile penis por pagi pli altajn energiajn kostojn ĉar prezoj de petrolo atingis pinton, po 147 dolaroj por unu barelo iom antaŭe ĉi-jare. Rappaccioli diris, ke la nova projekto ŝparos proksimume 9 milionojn da dolaroj jare en karburaĵokostoj, ĉe aktualaj prezoj. La ellaborantestro de tiu ĉi operac
o estas la kompanio Arctas Capital Group LP de Houston, Usono, kiu deklaras, ke ĝi progresas en novaj stadioj de evoluado por alia 40-megavatta instalaĵo.

Ventenergio estas parto de nikaragvaj penoj por redukti sian dependecon de petrolenergio al  nur 3 procentoj en 2013, raportas la novaĵagentejo Associated Press. La lando ankaŭ disvolvas geoterman potencon dank'al vulkanoj, akvoenergian potencon produktatan de riveroj kaj etanolon produktatan de sukerkano. Tiuj fontoj kune provizas Nikaragvon per 34 procentoj de ĝia energio.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi