Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Terura situacio pro inundoj en suda Brazilo |
|
| Sudameriko - Natura medio |
BRAZILO - 26-an de novembro, 2008.Savoperacoj intensiĝas en la sudbrazila ŝtato de Santa Catarina, kie inundoj jam postlasitajn 68 mortintojn kaj 53 000 senhejmulojn. La federala registaro kaj aliaj ŝtatoj sendas helpaĵojn, inter kiuj estas helikopteroj, kiuj ebligos atingi izolitajn loĝantojn. La pluvegado de lastatempaj tagoj ankaŭ kaŭzis terfalaĵojn, kiuj detruis hejmojn kaj blokis vojojn en la tuta regiono. Ok urboj estas nuntempe tute izolataj pro la inundoj, dum pli ol 160 000 homoj restas sen elektro. Pluvegoj trafis grandajn partojn de suda Brazilo sed Santa Catarina ricevis la plenan batforton de tiu terura vetero. Krom la ok urboj tute izolataj, transportoj tra la tuta ŝtato estas paralizataj ĉar multaj vojoj restas blokataj de koto kaj akvo. Krizlaboristoj uzas helikopterojn kaj boatoj por provi atingi tiuj lasitaj sen transportiloj. Civilaj respondeculoj de la Departemento pri Defendo diras, ke 13 personoj inter la mortintoj estis en la urbo Blumenau, dum aliaj 15 mortintoj laŭ raportoj troviĝis en Ilhota. La stato de krizo estas deklarita en Santa Catarina kaj la prezidento de Brazilo Luiz Inacio Lula da Silva organizis federalan helpon. "Preskaŭ ĉiujn mortojn kaŭzis terfalaĵoj kiuj subterigis homojn en iliaj propraj hejmoj," diras la guberniestro de la ŝtato de Santa Catarina Luiz Henrique da Silveira. Entute pli ol miliono da homoj onidire estas rekte trafataj de la inundiĝo. La inundoj ankaŭ kaŭzita la fermo de parto de dukto kiu alportas gason de Bolivio al Brazilo. Tio interrompis gasprovizojn al Santa Catarina kaj la najbara ŝtato de Rio Grande do Sul. |



BRAZILO - 26-an de novembro, 2008.