Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
En Sudameriko, mallonge... Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Mallonge

KOLOMBIO - 16-an de aprilo, 2008.

Vulkano erupcias.

La Kolombaj respondeculoj deklaris "staton de ruĝa alarmo" post kiam vulkano erupciis 240 km sudokcidente de la ĉefurbo, Bogotá. La Nevado de Huila, la landa tria plej alta pinto, komencis elsputi fumon kaj cindron malfrue lundon nokte. Miloj da homoj loĝas en la ombro de la vulkano kaj estis evakuitaj. Servoj de urĝa interveno serĉas halojn kaj lernejojn kiel ŝirmejoj. La vulkano aktiviĝis denove post jarcentoj de neaktiveco. Fakuloj provas taksi ĉu la erupcio verŝajne plimalboniĝos aŭ stabiliĝos. Tamen, respondeculoj diras, ke ne estas tuj okazonta risko de grava erupcio. Ekde 1985, Kolombio traktas la tondradon de vulkanoj kun timego kaj respekto. Tiujare la vulkano Nevado del Ruiz erupciis en la okcidenta provinco de Caldas, kaj lafo englutis la urbon Armero kaj ĝiajn 25 000 enloĝantojn.

BRAZILO - 16-an de aprilo, 2008.

Novaj naftorezervoj trovitaj.

Brazilo ĵus eltrovis tion, kio povus esti la tria plej granda naftorezervo en la mondo, laŭ la estro de la Nacia Nafto Agentejo. La profundmara trovaĵo de la ŝtata petrolofirmao Petrobras povus produkti 33 miliardojn da bareloj en rezervoj. Pliaj testoj estas necesaj por taksi la skalon de la trovaĵo, proksime de la marbordo de Rio de Janeiro, sed analizistoj diras, ke tio povus havi gravajn implicojn. Brazilo jam anoncis novajn gas- kaj petroleltrovojn pasintjare. En decembro 2007, Brazilo diris, ke ĝi trovis novan rezervon de eble ok miliardoj da bareloj, en la regiono de Espirito Santo, nur unu monaton post la eltrovo de alia rezervo en la apuda Tupi naftejo. Laŭ Usona Departemento pri Energio, la Brazilaj nunaj ekzistantaj naftorezervoj totalas 11,8 miliardojn da bareloj, dum Ŭsono disponas je 21,8 miliardoj. Petrobras diris, ke "pli konvinkaj donitaĵoj" pri la potencialo de la eltrovo estas studotaj por pli precize taksi ĝin. La proparolanto de la Nacia Nafto Agentejo diris, ke la komunikaĵo de sia prezidanto Harold Lima pri la trovaĵo baziĝas sur nekonfirmitaj fontoj. Eĉ se la rezervoj estas pruvitaj, probable dek jaroj estos necesaj antaŭ ol la lasta trovitaĵo povos doni gravajn provizojn.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi