Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Televidkanalo por Majaoj naskiĝas |
|
| Sudameriko - Kulturo |
|
La televidkanalo proponas tri 30-minutajn elsendojn ĉiutage, Hispane subtitoligitajn, kiuj kaptiĝas nur en la Gvatemala ĉefurbo. La unua elsendo de la tago komenciĝas per programo montranta la signifon de la tago laŭ la Majaa kalendaro, kaj sekvas informa programo kaj alia dediĉata al infanoj. "TV Maya, la plurkultura kanalo de Gvatemalo", "La lumo, la voĉo kaj la bildo de la Majaoj", diras la sloganoj de tiu ĉi nova kanalo. Koloraj bildoj similaj al tiuj, kiuj ornamas la templojn de Tikal, kaj la Majaa kalendaro konsistigas la vidan aspekton.
Domingo Pascual esperas, ke en 2009 la programoj disvastiĝos kaj etendiĝos al ĉiuj Centramerikaj landoj kiuj dividas kun la sudo de Meksiko kaj Honduro la spurojn de la Majaa civilizacio, kiu spertis ĝian apogeon inter la 3-a kaj 10-a jarcentoj, kaj tiam malaperis pro la alvenon de la Hispanaj konkerintoj. |



GVATEMALO - 25-an de aprilo, 2008.

