Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Eltrovo de antikva Inkaa templo |
|
| Sudameriko - Kulturo |
|
La ŝtona templo mezuras 250 kvadratajn metrojn kaj enhavas grandan lokon en la formo de Chacana, Inkaa religia simbolo. "Tiu simbolo apartenas al ambaŭ inkaa kaj antaŭinkaa kulturoj, kiuj sin sekvis," Washington Camacho, direktoro de la Sacsayhuaman Arkeologia Parko, diris al novaĵagentejo. "La Inkaoj eniris kaj ŝanĝis la formon de la templo, ĝi komence havis pli kamparan arkitekturon." La Inkaa imperio viglis laŭ la okcidenta rando de Sudameriko dum la 15-a jarcento, antaŭ la alveno de la Hispanoj en la sekvonta jarcento. La arkeologoj kredas, ke la evidenta irigacia sistemo kiun ili trovis estis konstruita de la Ayarmaca, kiuj okupis la regionon inter 900 kaj 1200. Esploristoj diris, ke ili estis bonŝancaj trovi la templon, ĉar parto de ĝi estis detruita antaŭ unu jarcento de dinamita eksplodo. La teamaj elfosaĵoj komencis lastan someron kaj antaŭvideble daŭros por aliaj kvin jaroj. |



PERUO - 18-an de marto, 2008.
Arkeologoj en Peruo eltrovis ruinigitan antikvan templon kiu povus datiĝi el antaŭ la Inkaa imperio. La templo sur la rando de la Sacsayhuaman fortikaĵo inkluzivas 11 ĉambrojn kiuj supoze entenis mumiojn kaj idolojn. La eltrovo ĉe la fama loko kiu superstaras la Inkaan ĉefurbon Cuzco inkluzivas antikvan vojon kaj irigaciajn sistemojn, diris la teamo de fakuloj. Esploristoj ankoraŭ atendas la datadon per testoj de karbono 14 por konfirmi la aĝon de la ruinoj. La trovaĵo estis farita en la arkeologie riĉa regiono de suda Peruo kie troviĝas la fama ruinigita urbo Machu Picchu.