Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero |
|
|
|
| Sudameriko - Kulturo |
![]() ARGENTINO - 13-an de majo, 2011.La libra Babela Turo, giganta skulptaĵo 25 metrojn alta farita per 30.000 diverslingvaj libroj el ĉiuj mondopartoj kaj kreita de la argentina artisto Marta Minujín, estis hieraŭ oficiale inaŭgurita en la placo San Martín de Bonaero, argentina ĉefurbo. La literatura maso estas aranĝita laŭ la formo de enorma spiralo kaj estis kreita de la famkonata plastika artistino okaze de la nomumo de Bonaero kiel Monda Libro-Ĉefurbo 2011-a fare de Unesko. La originala Babela Turo estas priskribita en la Biblio, kie oni povas legi, ke la posteuloj de Noa, komencis konstrui turon en Ŝinar-ebenaĵo de Babilonio. Ili strebis konstrui tiel altan turon, ke ĝi povu atingi la ĉielon. Per sia pretendo, ili kolerigis Dion, tial Li decidis puni ilin kaj konfuzigis iliajn lingvojn por ke ili ne povu daŭrigi la konstruadon. De tiam homoj parolas en diversaj lingvoj. La mito verŝajne havis la celon klarigi, kial la homoj nuntempe parolas malsamajn lingvojn. Ŝia arta instalaĵo havas provizoran karakteron. Ĝi estas starigita en urbocentra placo kiel unu el la ĉefaj logaĵoj de ĉi tiu jaro 2011-a, por kiu Bonaero estis elektita kiel Monda Libro-Ĉefurbo. La konstruaĵo de la argentina plastika artistino estas 25-metrojn alta kaj konsistas el 30.000 libroj diverslingvaj, reference al la biblia historio. Por la realigo de tiel alta libra turo kontribuis landoj el la tuta mondo per diverslingvaj libro-donacoj. Delegacioj de Germanio, Sauda Arabio, Aŭstrio, Kubo, Belgio, Brazilo, Kanado, Ĉinio, Sudkoreio, Kostariko, Kroatio, Danio, Ekvadoro, Usono, Slovenio, Hispanio, Francio, Filipinoj, Finlando, Grekio, Nederlando, Hungario, Israelo, Italio, Japanio, Libano, Meksiko, Pakistano, Peruo, Pollando, Ĉeĥio, Rusio, Britio, Sirio, Sud-Afriko, Svislando, Tajvano, Urugvajo kaj multaj aliaj ne volis maltrafi la okazon partoprenigi sian lingvon en la instalaĵo. Ankaŭ la Internacia Lingvo Esperanto estas reprezentita en la artaĵo per kvin libroj, kiujn donacis la loka Esperanto-Asocio. Vidu fotojn tie : Babela Turo Dankegon al Pablo León kiu sendis al ni tiun artikolon |






ARGENTINO - 13-an de majo, 2011.