Pli nova artikolo en blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/
Eŭropaj sankcioj kontraŭ Irano
Interkonsento pri teksto de Eŭropa Stabileca Mekanismo
Kroata referendumo pri la aliĝo al Eŭropa Unio
Sufiĉe pri cenzuro! Manifestacio por la hungara radiokanalo
En solenaĵo okaze de la 47-a datreveno de la fondiĝo de Fatah, la muftio de Jerusalemo klarigis ke muzulmanoj estas admonitaj mortigi judojn. Tio estis telesendita en palestina televido la 9-an de januaro.
Mi unue renkontis Leo Sakaguchi dum la 2008 Universala Kongreso enRoterdamo. Fascinis min, ke Leo estas denaskulo. Ni intervjuis lin prilia fono kaj spertoj kaj tiam ankaŭ filmis lin kiel DĴ-n ĉe dancfesto poste. Leo aperas en La Universala Lingvo ludante la kanton Nova Kantode Tone.
Legu pli ĉi tie kaj spekti aparta filmeto, kiun Sam Green faris pri Leo kaj ankaŭ gastenskribo de li.
La 17an de majo forpasis mondfama verkisto Mario Benedetti lasante grandan vakuon en la kultura vivo de Sudameriko kaj de la Mondo mem. Fama per sia verkaro, tiu ĉi granda homo travivis, laŭ siaj propraj vortoj, "fakte vivon ne facilan”.
Benedetti naskiĝis la 14-an de septembro de 1920 en la urbo Paso de los Toros, Urugvajo. Liaj unuaj jaroj pasis en studado en kelkaj lernejoj ĉar lia familio devis kelkfoje transloĝiĝi pro ekonomiaj kialoj. Aĝinte 18 jarojn, li enmigris Argentinon havante diversajn postenojn dum 7 jaroj kaj finfine je 1945 revenis al Urugvajo kaj atingis poston ĉe la Naciakonto Oficejo.
Feliĉe tiun jaron li malsaniĝis de tifo. Estis feliĉe ĉar la okazo devenis lian edziĝon. Sinjorino Luz López Alegre, lia amantino ekde infanaĝo, vizitis lin kaj malgraŭ la kontaĝeco de la malsano ŝi kisis lin sur liaj lipoj. Tuj Mario komprenis ke "edziĝo kun tiu fraulino, kiu nomo enhavas lumon (Luz) kaj feliĉon (Alegre), estus bona investo" do li petis al ŝi esti lia edzino.
Rilate al tio, Mario skribis: Mi prenis pli ol ses jarojn por diri tion, kaj ŝi nur unu minuton kaj duonon por akcepti.
Tiun tempon li komencis skribi poemojn, sed liaj unuaj libroj fiaskis. Je 1959 aperis lia unua libro de rakontoj, Tiu ĉi Mateno, kaj mondo eknotis lin.
La militoj kaj geriloj en Sudameriko dum la lasta duono de la 20a jarcento vekis lian politikan aktivecon. Vojaĝante eksterlande li defendis kun lia plumo suverenecon de la popoloj havante al si potencajn malamikojn. Pro tio li estis ekzilita dum ĉirkaŭ 10 jaroj (de 1978 ĝis 1988) loĝinte en kelkaj landoj kiel Kubo, Ĉilio kaj Hispanio.
Jen amuza anekdoto pri unu el siaj vojaĝoj al Usono dum tiu ĉi konflikta tempo: la ambasado de tiu lando devigis al li promesi ,ke ne mortigos al usonan prezidenton. Tuj subskribinte la promeson, li diris ke "ĉiuj usonaj prezidantoj estis murdita nure de usonanoj".
Post lia ekzilo li revenis Urugvajon kaj renkontis kun liaj edzino kaj familio. Liaj lastaj jaroj evitinte malvarmajn sezonojn pro malsano li loĝis unu parton de la jaro en Urugvaj kaj la alian parton en Madrido, Hispanio.
Gajninte kelkajn famajn internaciajn premiojn, li neniam atingis la Premion Nobelo kvankam certe li estis forta kandidato. Lia verkaro konsistas el pli da 80 libroj. Pli fama ol sia prozo estas liaj poemoj, kiuj estas kapablaj espeguli la plej profundajn sentojn de la homo.
La malfeliĉan 17an de majo longedaŭra astmo sekigis la inkon de sia plumo. La plej bona maniero omaĝi tiun karegan verkiston certe estas legi kaj disvastigi liajn verkojn.
Dio benu lin kaj donu al li novan plumon por skribi sur ĉielo...
Ni kore dankas Dron Salvador Chacón Ramírez, kiu sendis tiun ĉi artikolon al ni !