Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Mortis legenda kantistino Yma Sumac |
|
| Sudameriko - Kulturo |
![]() PERUO - 4-an de novembro, 2008.Yma Sumac, la sopranulino nomata la perua kantbirdo pro ŝia vasta voĉa gamo, ĵus mortis je la aĝo de 86 jaroj. Fama pro ŝiaj modernaj versioj de sudamerika popolmuziko, Sumac mortis pro kojlokancero en Los-Anĝeleso, kie ŝi vivis de 60 jaroj. Yma Sumac mirfrapis spektantarojn per ŝia altega, trilanta voĉo kiu etendiĝis super pli ol kvar oktavoj. Ŝia frapanta nigra haro kaj parademaj sintenoj igis ŝin ege populara figuro por Usonaj spektantaroj en la 1950-aj jaroj. Ŝiaj scenkostumoj donis al ŝi aspekton de inkaa princino, ŝi estis vera "muzika fantazio" por postmilita Holivudo, diras la komentistoj. La kantistin multe ludis per ŝiaj andaj radikoj, ŝi laŭpretende devenis de la inkaa Imperiestro Atahualpa. Kaj en la lando de ŝia naskiĝo, la gazetaro forte homaĝas al ŝi, ĉar ŝi estas la ununura peruano kiu havas sian propran enskribaĵon en la fama Holivuda "Walk of Falme". Naskiĝinta sub la nomo Zoila Augusta Emperatriz Chavarri del Castillo, en Cajamarca, norda Peruo, ŝi ŝanĝis ŝian nomon al Yma Sumac, kiu signifas "Kiel Bela !" en la perua indiĝena keĉua lingvo. Sed dum ŝi eble ĉirkaŭis sin per mitoj pri ŝia vivo kaj origino, ŝia voĉo estis vere eksterordinara. Ŝi miris spektantarojn de Eŭropo ĝis Japanio, ĉefrolis en Broadway muzikspektakloj, kaj ludis ekzotajn rolojn en kelkaj Holivudaj filmoj, inter kiuj estas "The Secret of the Inca" (La Sekreto de la Inkao) kune kun Charlton Heston. Ŝia famo velkis en la 1960-aj jaroj, sed estis revivigita en la 1990-aj jaroj dank'al la filmo de la fratoj Coen "The Big Lebowski" (La Granda Lebowski), kiu alportis al ŝia muziko novajn fervorulojn. Demandite pri la legenda franca kantistino Edith Piaf en intervjuo kun Associated Press iom antaŭe ĉijare, usona komediisto Jon Stewart sprite rimarkis : "ŝi ne estas Yma Sumac." Nelonge antaŭ ŝia morto, Yma Sumac diris, ke ŝi volas esti memorita ĉar ŝi faris bonan muzikon kaj alportis feliĉon en homajn korojn. La kantista propra helpanto Damon Devine diris, ke ŝiaj lastaj jaroj estis malsocietemaj, la kantistino ĉiam pli emfazis kaj rememoris sian muzikan zeniton. |




PERUO - 4-an de novembro, 2008.