eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun kapablo je HSTS

    Je la 7-a, Mozilo eldonis novan beta-version de la estonta Firefox 4. Ĝi subtenas "Severan transportsekurigon je HTTP" kaj aplikprograman interfacon por prilabori sondatumojn.

  • Bulgarian Writer Atanas Seykov Dies at 82

    The Bulgarian writer, publicist and lexicographer Atanas Seykov has passed away at 82 years of age. Seykov was born in 1928 in Sofia. In 1964 he graduated from the Pedagogical Institute in Budapest, majoring in Esperanto studies.

  • Guinness-libro per la plej eta viro en la mondo

    Kolombio eniris en la Libron de Guinness-Rekordoj danke al unu el siaj loĝantoj. Li havas 24 jarojn kaj nomiĝas Edward Nino Hernandez. Temas pri persono kiu multe ŝatas vojaĝi, kiu revas iam koni la tutan mondon, ĝuus la stiradon de Mercedes-aŭto kaj dancas regetonon. Ĉio normale sed Edward estas la plej eta homo de la mondo.

  • Ĉinio petas la kunlaboron de Irano al IAO

    Ĉinio petis al Irano tutan pretemon kunlabori kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAO) kun la celo garantii al la internacia komunumo, ke ĝia nuklea programo havas pacajn celojn.

  • Mozilaj sekureldonoj: SM 2.0.7; Tb 3.0.7, 3.1.3; Fv 3.5.12, 3.6.9

    Hieraŭ Mozilo faris 5 korekteldonojn de siaj "Gecko"-bazitaj programoj (SeaMonkey, Thunderbird, Firefox). Krom korektoj, du el la eldonoj subtenas enkadrig-malpermeson aktivigeblan de retejestroj.

Ekonomiko
Brazilo aĉetas militaviadilojn de Francio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Ekonomiko
BRAZILO / FRANCIO - 8-an de septembro, 2009.

Brazilo ĵus anoncis, ke ĝi intencas aĉeti 36 bataljetojn "Rafale " de la franca aeroplana fabrikisto Dassault Aviation en interkonsento, kiu plifortigos militistajn ligojn inter la du landoj. La publika komunikaĵo pri la pakto estis publikigita je la brazila Tago de Sendependeco lundon dum vizito de la franca prezidento Nicolas Sarkozy.
 
Petrollaboristoj strikas en Brazilo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Ekonomiko
 BRAZILO - 25-an de marto, 2009.

Dekmiloj da brazilaj petrolindustriaj laboristoj komencis kvintagan strikon por protesti kontraŭ salajrtranĉoj kaj malbonaj laborkondiĉoj. Almenaŭ 50 000 el 74 000 laboristoj ĉe Petrobras, la ŝtata petrolofirmao, haltis laboron ĉe rafinejoj, petrolputoj kaj platformoj tiun lundon, diris la Nacia Federacio de Petrolindustriaj laboristoj.
 
Argentino repagas siajn ŝuldojn Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Ekonomiko

 ARGENTINO - 3-an de septembro, 2008.

Argentino promesas repagi la tutan sumon da 6,7 miliardoj da dolaroj kiu restas kiel ŝuldo ankoraŭ ne pagata al fremdaj registaroj post la ekonomia krizo de 2001-2002. La prezidentino Cristina Fernández diris, ke Argentino uzos proksimume sesonon de la naciaj rezervoj por pagi la ŝuldon.
 
Venezuelo serĉas aliancon kun Rusio Retpoŝtadreso
Sudameriko - Ekonomiko

RUSIO / VENEZUELO - 24-an de julio, 2008.

Hugo Chávez alvokis al strategia alianco inter Rusio kaj Venezuelo, kiam la du nacioj subskribis kvar novajn interkonsentojn pri petrolo. La venezuela gvidanto alteriĝis en Moskvo ĉi-semajne kaj renkontis la rusan prezidenton Dmitry Medvedev unuafoje. La du gvidantoj superrigardis la subskribon de la interkonsentoj inter rusaj petrolkompanioj kaj la venezuela ŝtata energiokompanio, kiuj kalkulas inter la plej gravaj produktistoj de petrolo kaj gaso.

 
Argentina senato malakceptas impostaltigojn Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 10
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Ekonomiko

 ARGENTINO - 17-an de julio, 2008.

La argentina Senato malakceptis polemikajn impostajn altigojn de agrikulturaj eksportoj kiuj provokis ripetitajn protestojn de kultivistoj. La senata voĉdono rezultis 36 kontraŭ 36, post pli ol 16 horoj da debato, la vicprezidanto Julio Cobos fine decidis voĉdone malakcepti la registarajn proponojn.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL