Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Argentino repagas siajn ŝuldojn Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Ekonomiko

 ARGENTINO - 3-an de septembro, 2008.

Argentino promesas repagi la tutan sumon da 6,7 miliardoj da dolaroj kiu restas kiel ŝuldo ankoraŭ ne pagata al fremdaj registaroj post la ekonomia krizo de 2001-2002. La prezidentino Cristina Fernández diris, ke Argentino uzos proksimume sesonon de la naciaj rezervoj por pagi la ŝuldon.

Argentino ne repagis 95 miliardojn da usonaj dolaroj da obligacioj en 2001, rekorda kvanto tiutempe. La decido repagi la sumon al membroj de la "Pariza Klubo" de investantoj estas pozitive konsiderata de analizistoj kiuj diris, ke tio igos investojn en Argentino pli allogaj. "Estas pozitive pro tio, ke tio montras bonvolemon de Argentino pagi," diris Kristana Reos, analizistino ĉe kurtaĝa firmao Allaria Ledesma. Li aldonis, ke tiu decido "povus malfermi financadon ĉe pli bonaj interezprocentoj por argentinaj firmaoj".

La antaŭulo de la prezidentino Fernández, Nestor Kirchner, jam restrukturis la plimulton de la ŝuldo, kaj repagis monon depruntita de la Internacia Monfonduso. Sed la ŝuldo al la Pariza Klubo restis nepagita.

La Pariza Klubo reprezentas la riĉajn naciojn kiuj pruntedonas monon rekte de registaro al registaro por la plej malriĉaj landoj. La Klubo inkluzivas Brition, Germanion, Usonon, Japanion, Francion kaj Aŭstralion. Argentino jam solvis siajn ŝuldojn kun privatsektoraj kreditoroj, kiuj ricevis multe malpli ol la veran valoron de siaj ŝuldoj. Ekde la krizo, la argentina ekonomio plifortiĝis, sed inflacio restas kreskanta zorgo.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi