Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Venezuelo serĉas aliancon kun Rusio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Ekonomiko

RUSIO / VENEZUELO - 24-an de julio, 2008.

Hugo Chávez alvokis al strategia alianco inter Rusio kaj Venezuelo, kiam la du nacioj subskribis kvar novajn interkonsentojn pri petrolo. La venezuela gvidanto alteriĝis en Moskvo ĉi-semajne kaj renkontis la rusan prezidenton Dmitry Medvedev unuafoje. La du gvidantoj superrigardis la subskribon de la interkonsentoj inter rusaj petrolkompanioj kaj la venezuela ŝtata energiokompanio, kiuj kalkulas inter la plej gravaj produktistoj de petrolo kaj gaso.

"Rusio kaj Venezuelo estas du tre gravaj petrol- kaj gaspotencoj kaj plifortigi energian sekurecon dependas de niaj komunaj agoj," Medvedev diris post sia renkontiĝo kun Chávez ĉe ŝtata loĝejo ekster Moskvo. La novaj interkonsentoj permesas al la Rusoj evoluigi novajn naftejojn en tiu sudamerika lando kaj malfermi la vojon por grandaj infrastrukturaj kaj inĝenieristikaj projektoj. "Venezuelo nun estas la plej grava partnero de la Rusa Federacio," Medvedev plu diris.

Hugo Chávez ankaŭ esperas subskribi interkonsentojn pri armiloj kaj sekureco dum sia vizito, argumentante, ke alianco kun Rusio estas necesa por protekti sian landon kontraŭ Usono. Sro Chávez ankaŭ deklaris, kvankam hipoteze, ke Rusio estos bonvena por deploji militistan bazon en sia lando, se ĝi petas tion. "Se rusaj armitaj fortoj volas esti en Venezuelo, ili ricevos elkoran bonvenon," Chávez diris ĉe gazetara konferenco responde al demando.

Hugo Chávez , kiu ankaŭ renkontis Vladimir Putin, la rusan ĉefministron kaj eksan prezidenton, diris, ke li sentis "fortan homan varmon" dum la renkontiĝo kun Medvedev kaj "persona kemio tuj aperis inter ni". "Ni pripensas aferojn ligitajn al nia strategia partnereco, en la energisektoro, industrio, financo, scienco kaj teknologio, aŭ militistaj aferoj," la venezuela gvidanto diris. Dmitry Medvedev, cetere eksa estro de la rusa gasgiganto Gazprom, aldonis, ke propono estigi grupon de la plej gravaj gasproduktistoj kiu spegulus la Organizaĵon de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL) "ne estas fermata". Irano kaj Venezuelo, membroj kune kun Rusio de la Formuo de Gas-Eksportaj Landoj, ambaŭ aprobis la ideon pri estigo de "OPEL por gaso". Rusio estas nedisputeble la plej granda gasproduktisto kaj kontrolas kvaronon de tutmondaj rezervoj.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi