Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Rivalaj manifestacioj pro impostaltigoj en Argentino Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Ekonomiko

 ARGENTINO - 16-an de julio, 2008.

Argentinaj kultivistoj kaj subtenantoj de la registaro okazigis rivalajn amaskunvenojn en longdaŭra disputo pri impostaj altigoj sur agrikulturaj eksportoj. Pli ol 200 000 homoj alstratiĝis en Bonaero, tuj antaŭ la voĉdono en la Senato pri pliigo de tiuj impostoj.

Kultivistoj diras, ke la impostoj estas tro pezaj, sed la registaro kontraŭe diras, ke ili estas malaltekostaj kaj necesas por helpi batali malriĉecon. Argentino estas grava produktisto de sojo, grajnoj kaj bovaĵo kiuj atingas altajn prezojn sur internaciaj merkatoj. La Ĉambro de Deputitoj, la Malsupera Ĉambro de Kongreso, jam aprobis la pliigon en eksportimpostoj sur sojo kaj aliaj grajnoj, kaj la Supera Ĉambro, la Senato, ŝajne same voĉdonos.

Mardon, dekmiloj da subtenantoj de la prezidentino Cristina Fernández kaj laŭdire 200 000 kontraŭregistaraj protestantoj sin trudis en la rivalaj manifestacioj, portantaj rubandojn, flagojn kaj tamburojn. La kvarmonata disputo verŝajne plu daŭros ĉar la du flankoj fariĝas ĉiam pli obstinaj kaj alkroĉataj al sia opinio, kaj samtempe la Argentinanoj estas ĉiam pli dividitaj. Tio neeviteble trafos la provizojn kaj prezojn de sojo, grajnoj kaj bovaĵo en Argentino kaj aliaj landoj.

Subtenantoj kaj alianculoj de la registaro kiuj rebatmanifestaciis antaŭ la Kongreso inkluzivis membrojn de laborsindikatoj kaj maldekstrulaj grupoj de malriĉaj urboj. Parolinte al amasoj kies nombro la registaro taksas 100 000 personojn, Nestor Kirchner, eksa prezidento kaj edzo de la aktuala argentina gvidanto, diris, ke la posedantoj de bienoj "malstabiligas la landon". Li akuzis la kultivistojn, ke ili provas insidi la aktualan administron kaj diris, ke ambaŭ flankoj devas akcepti la senatan voĉdonon. Multaj oficejoj kaj lernejoj en la ĉefurbo Bonaero restas fermataj tiel, ke homoj povas reveni hejmen antaŭ ol vojoj estas blokitaj pro la amaskunvenoj.

 

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi