Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Mercosur atentigas pri manĝaĵokrizo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Ekonomiko

ARGENTINO - 2-an de julio, 2008.

La argentina prezidentino, Cristina Fernández, malfermis mardon 1-an de julio, la pintokunvenon de la gvidantoj de la Mercosur, asertante, ke la landoj devas esti ege atentaj ĉar spekulacio kiu antaŭe limiĝis al la financa mondo jam disvolviĝis kaj nun ankaŭ trafas la merkaton de manĝaĵoj.

En ŝia malferma parolado de la pintokunveno kiu okazas en la norda argentina provinco de Tucumán, la prezidentino montriĝis zorgigita pri la sekvoj de la monda altiĝo de la manĝaĵoprezoj. "La ekonomio de la spekulacio ĝis nun limiĝis normale al la financa mondo kaj al la monaj merkatoj, sed ili komencas moviĝi al la mondo de la manĝaĵo." Cristina Fernández diris. "Antaŭe ĉi tiujn sekvojn pagis la makroekonomiko per ŝuldoŝarĝo, per fortaj deficitoj. Hodiaŭ pagas homoj per la prezo de la pano, de la viando, de la lakto."

La Mercosur, kiu inkluzivas du el la plej grandaj tutmondaj provizantoj de manĝaĵoj, konsistigas el Argentino, Brazilo, Urugvajo, Paragvajo kaj Venezuelo kiu baldaŭ aliĝos. La urugvaja ŝtatestro, Tabaré Vázquez, samopiniis kun Fernández kaj certigis, ke nur ĉe grava regiona integriĝo oni povos alfronti la manĝaĵokrizon. La gvidanta pintokunveno subskribos interkonsenton kun la Sudafrika Doganuniuĝo (SACU, en la angla) kaj ekkomencos intertraktadojn kun Turkio kaj Jordanio.

Vidu ankaŭ :

 

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi