Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo |
|
|
|
| Sudameriko - Ekonomiko |
VENEZUELO / RUSIO - 16-an de oktobro, 2010.La prezidento de la Rusia Federacio Dmitrij Medvedev kaj la venezuela gvidanto Hugo Chávez konkludis aron de interkonsentoj dum paroladoj en Moskvo tiun semajnon, kiu inkluzivas interkonsenton pri konstruo fare de Rusio de la unua atomcentralo de Venezuelo. La venezuela prezidento Chávez subskribis tiujn interkonsetojn kun sia rusa gastiganto por akceli ekkomenciĝanta interrilato kun Rusio. La novaj ekonomiaj ligoj enkalkulas akordon konstrui la unuan atoman centralon en la lando. Tiu ĉi naŭa vizito de Chávez al Moskvo ankaŭ konkludiĝis kun projektoj pri aĉeto al Rusio de multnombraj energiaj valoraĵoj.La paradema gvidanto lanĉis unu el siaj kutimaj insultoj kontraŭ la Okcidento post la paroladoj en la Kremlo kun Dmitrij Medvedev kaj ankaŭ surprizis lian rusan kolegon kiam li proponis venezuelajn donacojn. "La ŝanĝoj en rilatoj en la ekonomia sektoro estas gravegaj kaj okupas ĉiujn areojn de niaj reciprokaj interesoj," Medvedev deklaris apud la venezuela gvidanto. La atoma interkonsento estis subskribita de la agentestro de atoma energio de Rusio Sergej Kirijenko kaj ellaborita laŭ plano konsentita de la ĉefministro Vladimir Putin kun Chávez dum vizito al Karakaso en aprilo. La prezidento Medvedev diris, ke la diversigo de energiaj fontoj estas prioritato eĉ por energio-riĉa lando kiel Venezuelo. "Ni deziras, ke nia partnero disponu je la plena gamo de elektoj en energio kaj havu energian sendependecon kaj la rimedojn evolui," aldonis li. En evidenta referenco al Usono, Dmitrij Medvedev agnoskis, ke la decido konstrui la centralon povus maltrankviligi kelkajn landojn."Mi ne scias ĉu iun ajn ektremos pro tio. La prezidento Chávez diris, ke iuj ŝtatoj certe havas diversajn emociojn pri tio. Sed mi deziris diri, ke niaj intencoj estas puraj kaj honestaj." Kirijenko deklaris al la novaĵagentejo ITAR-TASS, ke la atoma fabrikejo povos esti konstruita "eble ene de 10 jaroj kaj eble antaŭe." Usono siaflanke reagis, kaj asertis, ke ĝi de proksime pririgardos al la la atoma projekto. "Estas certe rajto de ajna lando plutrakti civilan atoman energion, sed kune kun tiu rajto venas respondecojn,"diris la proparolanto de la Ŝtata Departemento Philip Crowley el Vaŝingtono. "Kaj ni petos de Venezuelo, Rusio aŭ iun ajn alia lando... trakti ĉi tiun specon de teknologio kun ĉiuj internaciaj devontigoj," li diris. Rusio konstruas la unuan atomcentralon de Irano en la suda urbo de Bushehr. La projekto dum momento estis temo de konsiderinda okcidenta malkomforto. Laŭ Chávez, Venezuelo kreskis sub troa dependo de petrolo kaj havas altajn nivelojn de malriĉeco malgraŭ, ke ĝi kuŝas sur "oceano de petrolo" Li kulpigis "imperiismon" pri la ekonomiaj malfortoj de la lando.Li laŭdis Rusion kiu donas helpon al evoluantaj landojn en Suda Ameriko kaj Afriko. "Rusio daŭrigu siajn penojn en ĉi tiu direkto, kiel granda nacio, kaj konstruu novan mondon. Mi dankas vin, Vladimir. Mi dankas vin, Dmitrij !"Ĉi tiu vizito de la prezidento Chávez al Rusio estas parto de grava internacia travojaĝo kies celo estas plifortigo de komercaj ligoj kun pluraj landoj en orienta Eŭropo kaj Mezoriento, inter aliaj Irano kaj Libio. Venezuelo estas unu el la malmultaj landoj kiu subtenas Rusion en la afero pri agnosko de eksaj kartvelaj regionoj de Abĥazio kaj Suda Osetio kiel sendependaj ŝtatoj, sekve de nelonga milito inter Rusio kaj Kartvelio en 2008. |





VENEZUELO /
RUSIO - 16-an de oktobro, 2010.
Moskvo ankaŭ konkludiĝis kun projektoj pri aĉeto al Rusio de multnombraj energiaj valoraĵoj.
Laŭ Chávez, Venezuelo kreskis sub troa dependo de petrolo kaj havas altajn nivelojn de malriĉeco malgraŭ, ke ĝi kuŝas sur "oceano de petrolo" Li kulpigis "imperiismon" pri la ekonomiaj malfortoj de la lando.Li laŭdis Rusion kiu donas helpon al evoluantaj landojn en Suda Ameriko kaj Afriko. "Rusio daŭrigu siajn penojn en ĉi tiu direkto, kiel granda nacio, kaj konstruu novan mondon. Mi dankas vin, Vladimir. Mi dankas vin, Dmitrij !"
Komentoj
La unua atom-reaktoro sud-amerika ekfunkciis je la 17a de januaro 1958 en Argentino
fonto : mapo de INSC ( Internacia Centro pri Nukleara Sekureco) en la angla lingvo insc.anl.gov/.../... Respondi | Citi | Citi
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.