Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Brazilo aĉetas militaviadilojn de Francio |
|
|
| Sudameriko - Ekonomiko |
![]() BRAZILO / FRANCIO - 8-an de septembro, 2009.Brazilo ĵus anoncis, ke ĝi intencas aĉeti 36 bataljetojn "Rafale " de la franca aeroplana fabrikisto Dassault Aviation en interkonsento, kiu plifortigos militistajn ligojn inter la du landoj. La publika komunikaĵo pri la pakto estis publikigita je la brazila Tago de Sendependeco lundon dum vizito de la franca prezidento Nicolas Sarkozy. "Ni definitive firmigas strategian partnerecon kiun ni komencis en 2005," la brazila prezidento Lula diris en komuna gazetara konferenco en Brazilio. Parto de la interkonsento signifas, ke Dassault ankaŭ provizos Brazilon per la teknologio necesa por konstrui siajn proprajn Rafale-jetojn. Nur ses estas konstruotaj tute en Francio, poste la teknologio por ilin munti estos laŭpaŝe translokigita al Brazilo. "Ni ne timas dividi nian teknologion, ĉar ni scias, ke en la 21-a jarcento, landoj devas interparoli kiel egalaj landoj," diris Sarkozy. Estas la unua fremda vendo por la Rafale kaj ĝi helpos plifortigi la militistarajn ligojn inter Brazilo kaj Francio. La tuj okazonta kontrakto, kiu havas valoron de proksimume 4,5 ĝis 5 miliardoj da eŭroj, provizos la brazilan aerarmeon por la sekvontaj tri jardekoj. Interŝanĝe, Francio aĉetos ĉirkaŭ dek militistajn transportaviadilojn al la brazila aerarmeo, kiu intencas ilin konstrui kun Embraer, la nacia aviadilfabrikisto. Tiuj aviadiloj, la KC-390, estas destinitaj por porti malpli pezajn ŝarĝojn ol la jam prokrastita Airbus 400 peza militista transportaviadilo kiun Francio estas faronta. Dassault diris, ke ĝi finvendos al Brazilo en 2010. |





BRAZILO /
FRANCIO - 8-an de septembro, 2009.