Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Petrollaboristoj strikas en Brazilo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Ekonomiko
 BRAZILO - 25-an de marto, 2009.

Dekmiloj da brazilaj petrolindustriaj laboristoj komencis kvintagan strikon por protesti kontraŭ salajrtranĉoj kaj malbonaj laborkondiĉoj. Almenaŭ 50 000 el 74 000 laboristoj ĉe Petrobras, la ŝtata petrolofirmao, haltis laboron ĉe rafinejoj, petrolputoj kaj platformoj tiun lundon, diris la Nacia Federacio de Petrolindustriaj laboristoj.

Tamen, la gazetara oficejo de Petrobras diris, ke la entuta produktado tutlande estas normala post kiam tiuj krizoplanoj estis lanĉitaj kiam la striko komenciĝis. Ferreira Dantas, proparolanto por la federacio de laboristoj, diris, ke la dungitoj haltis la produktadon ĉe la rafinejo de Reman en la amazona urbo Manaus. La striko ankaŭ provokis halton de la produktado de petrolo kaj gaso de minimume 70 procentoj  en pli ol 20 surmaraj borstacioj kaj surteraj putoj en la nordorienta ŝtato de Rio Grande do Norte, Dantas diris.

La respondeculoj de laborsindikatoj deklaras, ke 165 dungitoj estis mortigitaj en la lastaj sep jaroj pro akcidentoj. La profito kaj enspezo de la firmao Petrobras altiĝis 58 procentojn pasintjare dum produktado pliiĝis 4,3 procentojn dum tutmondaj prezoj de petrolo altiĝis al pli ol po 147 usonaj dolaroj barele en julio antaŭ fali al nur po 54 dolaroj tiun semajnon. La firmaa ambicia plano por vastigo estis trafita de la tutmonda konjunktura malhaŭso ĝuste kiam laboristoj postulis pli grandan porcion de profito.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi