Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Diversaĵoj
KOLOMBIO - 08-an de septembro, 2010.

Kolombio eniris en la Libron de Guinness-Rekordoj danke al unu el siaj loĝantoj. Li havas 24 jarojn kaj nomiĝas Edward Nino Hernandez. Temas pri persono kiu multe ŝatas vojaĝi, kiu revas iam koni la tutan mondon, ĝuus la stiradon de Mercedes-aŭto kaj dancas regetonon. Ĉio normale sed Edward estas la plej eta homo de la mondo.

Lia alteco tre serioze konkurus kontraŭ manvalizo. Li mezuras 70 centimetrojn kaj apenaŭ pesas 10 kilojn. Tial la libro de Guinness-Rekordoj iris certigi liajn mezurojn kaj agnoskis lin kiel la plej etan homon post superi la ĉinon He Pingping, kvar centimetrojn pli alta ol li.

Lia patrino memoras, ke ekde lia dujariĝo li ne plu kreskis. Malgraŭ tio, lia rekordo povas esti minacita ĉar oni asertas, ke en Nepalo troviĝas viro kun apenaŭ 56 centimetroj kiu la 14-an de oktobro 18jariĝos kaj povos eniri en la oficialan konkuradon. Sed ĝis nun, li estis agnoskita kiel la plej eta adoleskanto de la mondo.

La kuracistoj neniam kapablis klarigi kial tiu infano pesis 1,5 kilojn en la naskiĝo, kaj la kreskadhalto. La kuracistoj komencis esploris sed, post tri jaroj, ili perdis la intereson. Li suferas je katarakton en ambaŭ okuloj pro kio li ne povas legi.

Oni montris al li foton de la plej eta virino en la mondo sed li malakceptas ĝin. Li diras ke li jam havas koramikinon, ŝi nomiĝas Fanny kaj altas 1,5 metroj.

Sendis al ni tiun artikolon Andy Hernández Martínez. Dankon !
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi