Serĉi en la retejo
Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Babela Turo farita per libroj inaŭguriĝis en Bonaero
- Jura venko por Mapuĉoj de Argentino
- Rusio konstruos atomcentralon en Venezuelo
- Ekvadoro : minaco al demokratio ?
- Sklavoj savitaj en Brazilo
- Guinness-libro por la plej eta viro en la mondo
- Polemika konstruo de akvobaraĵo en Brazilo
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Masiva senkurentiĝo trafas Brazilon kaj Paragvajon |
|
|
| Sudameriko - Diversaĵoj |
BRAZILO / PARAGVAJO - 11-an de novembro, 2009.Senkurentiĝo tra vasta parto de suda Brazilo subite plonĝis dekojn de milionoj da loĝantoj en la plej grandaj urboj en stato de maltrankvilo kaj estigis demandojn pri la nacia energia sekureco. La paneo, kiu komenciĝis je 10:15 posttagmeze mardon (00:15 UT merkredon), devenas de la akvoenergia fabrikejo de Itaipu, kiu troviĝas ambaŭflanke de la landlimo inter Brazilo kaj Paragvajo, kaj kiu provizas ambaŭ landojn per multon de sia bezonata energio.
La brazila ministro pri Energio Edson Lobao diris, ke ankoraŭ ne estas konata la kaŭzo de la senprecedenca "kompleta paralizo" de la tuta fabrikejo, sed li konjektas, ke fulmo de ŝtormo eble rompis unu el la kvin alttensiaj provizlinioj. La fabrikejo provizas ĉirkaŭ 20 procentoj de la energiaj bezonoj de Brazilo, la plej dense loĝata kaj ekonomie grava lando de Latinameriko. Paragvajo, kiu akiras 90 procentojn de sia elektro el la instalaĵo, estis preskaŭ sen potenco dum almenaŭ 15 minutoj pro la problemo, laŭ raportoj. Dum Brazilo spertis severan mankon de elektro en la pasinteco, precipe en 2001, 2005 kaj 2007, la skalo de tiu ĉi marda senkurentiĝo estis eksterordinara. Radiostacio, Bandnews, taksis, ke 50 milionoj da homoj, aŭ pli ol kvarono de la 190 milionoj da Brazilanoj, restis subite en mallumo. la polico en San-Paŭlo kaj Rio, timante oportunisman kriman ondo kaj akcidentojn pro nefunkciantaj trafiklumoj, mobilizis oficirojn kaj alvokis al la publiko resti hejme. Ne estis tujaj raportoj de tumultoj, kvankam multaj loĝantoj esprimis siajn zorgojn pri profunde mallumaj stratoj.Itaipu estis reaktivigita post nur kelkaj horoj kaj potenco estis laŭstadie restarigita frumatene de merkredo. Atestantoj kaj respondeculoj diris, ke la tuta afero daŭris ĉirkaŭ kvar horoj, en la ŝtatoj de San-Paŭlo, Minas Gerais, Mato Grosso, Mato Grosso Do Sul, Rio de Janeiro, Goias, Rio Grande do Sul, Parana kaj Espirito Santo ĉiuj trafitaj. Laŭ la Nacia Operacianto de Elektra Sistemo, la problemo kaŭzis la abruptan malaperon de 17 000 megavattojn el la nacia elektroreto, grandega elektrokvanto, kiu respondas al la bezonoj de San-Paŭlo kaj siaj antaŭurboj, la sudamerika plej granda urba aglomeraĵo kun 20 milionoj da enloĝantoj. Trafiklumoj estis estingitaj, la metrooj en San-Paŭlo kaj Rio subite haltis, tiel blokante multajn pasaĝerojn inter subteraj stacioj. Lobao neis, ke la brazila energia sistemo estas en krizo. "La sistemo funkcias. Ĝi estas la plej sekura en la mondo," li diris al reporteroj. La senkurentiĝo okazis du tagojn post kiam la usona televidreto CBS elsendis raporton pri masivaj senkurentiĝoj en Brazilo en 2005 kaj 2007, kaŭzataj laŭ CBS de atako al komputiloj. Kvankam brazilaj amaskomunikiloj estis skeptikaj pri tiuj asertoj, la usona kanalo diris, ke tiuj okazaĵoj servu kiel vekilo por Usono, ĉar la lando ankaŭ povus vidi siajn provizojn de elektro trafitaj de komputila sabotado. |




BRAZILO /
PARAGVAJO - 11-an de novembro, 2009.
