Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Air France aviadilo malaperas super Atlantiko Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Diversaĵoj
BRAZILO / FRANCIO - 2-an de junio, 2009.

Pasaĝera jeto de la franca flugkompanio Air France kun 228 homoj kredeble kraŝis en la Atlantikan Oceanon post kiam ĝi estis trafita de forta fulmotondro dum ĝia vojaĝo de Brazilo al Francio. Brazilaj kaj francaj aviadiloj kaj mararmeaj ŝipoj ankoraŭ estas serĉantaj la aviadilon de la flugo AF447, horojn post kiam ĝi sendis aŭtomatan mesaĝon pri elektra misfunkcio je 02:14 UT hieraŭ lundon.

"Kelkaj elektraj sistemoj malfunkciis," Pierre-Henry Gourgeon, la prezidanto de Air France, diris. "Estas verŝajne, ke nelonge post ĉi tiuj mesaĝoj la aviadilo kraŝis en la Atlantikon," li diris al reporteroj ĉe la flughaveno Charles de Gaulle en Parizo kie la flugo el Rio de Ĵaneiro devis surteriĝi.

Pilotoj de la plej granda brazila flugkompanio ekvidis ion, kiu ŝajnis esti fajrego en la Atlantika oceano, laŭ la vojo de la jeto de Air France kiu malaperis. La serĉo pri la perdiĝinta aviadilo daŭris tiun mardon, dank'al brazila aviadilo ekipita kun sentiloj kiu balaas parton de la Atlantika Oceano kie la aviadilo supoze malaperis. La jeto de Air France, Airbus 330-200, transportis 228 homojn de almenaŭ 32 landoj sur sia vojo de Rio de Ĵaneiro al Parizo kiam ĝi malaperis el radaraj kontroloj ĉe severa fulmotondro. Respondeculoj diris, ke ili ankoraŭ provas determini la kaŭzon de la akcidento, sed, ke ili timas ne trovi supervivintojn.

Dume, skipoj de ambaŭ flankoj de la Atlantiko intensigis la ĉassekvon por kapti la restaĵojn de la Airbus. La usona Pentagono deklaris hieraŭ, ke ĝi ekspedis gvataviadilon kaj serĉosavan taĉmenton por helpi brazilajn kaj francajn aviadilojn. Francio ankaŭ petis al Usono uzi ĝiajn spionsatelitojn kaj observejojn por helpi en la traserĉo. Respondeculoj diris, ke la serĉado de la aviadilo koncentriĝas je loko pli ol 1100 km de la brazila marbordo, kaj dum serĉaviadilo jam sukcese superflugis la lokon, la unuaj mararmeaj ŝipoj probable ne alvenos antaŭ merkredo.

Air France anoncis, ke la pasaĝeraro de 32 landoj konsistiĝis el 216 personoj : 126 viroj, 82 virinoj, sep infanoj kaj unu novnaskita bebo. Estis ankaŭ 12 francaj skipanoj en la aviadilo. Pli ol duono de la pasaĝeroj estis aŭ franca aŭ brazila. La Flugo AF447 renkontis severan fulmotondron antaŭ ol sendi aŭtomatigitan mesaĝon dirante, ke sia elektra sistemo ne plu funkciis je 02:14 UT lundon. Se konfirmite, ke ĉiuj 228 homoj mortis, tiu aerkatastrofo estos la plej malbona vivperdo en la historio de Air France kaj la plej malbona akcidento en civila aertrafiko de pli ol jardeko.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi