Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Rusa militŝipo unuafoje transiras Panaman Kanalon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Diversaĵoj
PANAMO / RUSIO - 6-an de decembro, 2008.

Rusa militŝipo enirisla Panaman Kanalon unuafoje ekde la Dua Mondmilito. La "Admiralo Ŝabanenko" antaŭe faris manovrojn kun la venezuela mararmeo, dum latinamerika travojaĝo de la rusa prezidento. La 80-km-longa kanalo ligas la Atlantikan kaj Pacifikan oceanojn kaj ĝi estis fermita al Sovetunio dum la Malvarma Milito.

Korespondantoj diras, ke la rusa ŝipo sendos simbolan mesaĝon al Usono en ĝia influsfero. Ligoj inter la du superpotencoj fariĝis streĉitaj pro la usona plano instali kontraŭmisilan sistemon en Pollando kaj la Ĉeĥa Respubliko, kion Rusio firme kontraŭas. Panamo deklaris, ke la trairi de la ŝipo ne havas politikan signifon, ĉar la kanalo estas "malferma por ĉiuj ŝipoj de la mondo". La militŝipo eniris la kanalon hieraŭ vendredon dumnokte kaj necesas al ĝi ok horojn por atingi la Pacifikon.

La vojaĝo tra la
kanalo, la marameaj ekzercoj kaj la vizito de la prezidento Dmitry Medvedev al la regiono celas fortigi la rusan influon en la regiono. En la marameaj ekzercoj, proksimume 1600 rusaj kaj 700 venezuelaj maristoj sur kvar rusaj kaj 12 venezuelaj ŝipoj partoprenis la "VenRus 2008" komunan ekzercadon. Ili originale devis daŭri tri tagojn, sed venezuelaj kaj rusaj respondeculoj diris, ke la manovroj estis sukcese kompletigitaj en la daŭro de nur unu tago.

La unua kaj sola fojo, kiam sovetiaj militŝipoj uzis la Panaman Kanalon estis en 1944, kiam Sovetunio kaj Usono kune batalis kiel alianculoj kontraŭ nazia Germanio, la rusa ambasadejo en Panamo rakontis. Kvar sovetiaj submarŝipoj tiam transiris la Panaman Kanalon de la Atlantiko al la Pacifiko.

Legu ankaŭ :
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi