eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • La estraro de UEA nuligis la kontraktonuligon de Stano Marček

    La nuna kontrakto de Stano Marček kiel redaktoro de la revuo de Universala Esperanto validos ĝis la julia-aŭgusta numero en la venonta jaro. Intertempe la estraro de UEA ellaboros novan redaktopolitikon, kaj poste la posteno de redaktoro estos denove senkonkurse proponata al Stano Marček. Tion anoncis hodiaŭ al la komitato de UEA la ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak.

  • "Ni ĉesu persekuti al ne-fastantoj..."

    La juĝado de dek personoj kiuj ne respektis fastadon dum la Ramadano devis okazi hieraŭ 6-an de septembro en urbeto de la regiono Kabilio. Ĝi estis prokrastita al la 8-a de novembro. La ĉefa akuzito estis liberigita. La ĉiutaga gazeto "Liberté" vidas en tiu liberigo signon de trankviligo en ĉi tiu inkvizicio kiu ne diras sian nomon.

  • Obama projektas gravan planon por relanĉi ekonomion

    Obama petas 39 000 milionojn da usonaj dolaroj por krei laboron kaj infrastrukturojn. Okaze de la Tago de la Laboro en Usono, la prezidento Barack Obama, diskursis ĉe sindikata festo en Milwaukee pri nova plano por akceli je mallonga limtempo la laborkreadon, unu el la plej urĝaj bezonoj de la lando, kie la maldungo atingas 9,6%.

  • La plej malaltkreska vivanta viro, laŭ la Guinness-libro de rekordoj

    Edward Nino Hernandez estas, laŭ la Guinness-libro de rekordoj, la plej malgranda vivanta viro.

  • Gvatemalo sub stato de krizo pro inundoj

    Gvatemalo hodiaŭ okazigas nacianfunebran tagon por la viktimoj mortigitaj de pli ol 50 terfalaĵoj tra la tuta lando. Almenaŭ 45 homoj estis mortigitaj dum la semajnfino sole. Abundaj pluvegoj en la lastaj tagoj kaŭzis terfalaĵojn en pluraj urboj, tranĉante tiel la ĉefajn transportarteriojn de tiu centramerika nacio.

Pacifiko
Nov-Zelandon frapas forta tertremo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
NOV-ZELANDO - 05-an de septembro, 2010.


Pli ol 30 postaj tertremoj frapis Nov-Zelandon post kiam la plej forta tertremo en lastatempa historio kaŭzis miliardoj da dolaroj de difekto. Servoj publikaj estis restarigitaj, sed alproksimiĝanta ŝtormo povus rezulti en pliaj difektoj. Nov-Zelando atendas pliajn detruaĵojn tiun dimanĉon, ĉar la posttertremoj kaj alproksimiĝanta ŝtormo minacas areon de la lando jam frapita de la plej ruiniganta tertremo en jardekoj.
 
Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
AŬSTRALIO - 06-an de marto, 2010.

Avertoj pri cunamoj en Aŭstralio devas esti reviziitaj post kiam miloj de plaĝovizitantoj neglektis atentigojn, sekve de la intensega tertremo de Ĉilio. Savnaĝistoj devis peni por malpleni plaĝojn en Kvinslando kaj Novsudkimrio, ĉar loĝantoj kaj vizitantoj aŭ revenis al la akvo aŭ venis malsupren por rigardi la cunamon alveni.
 
Posteuloj de kanibaloj pardonpetas Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio
VANUATUO - 09-an de decembro, 2009.

La 8-an de decembro 2009 la aborigena trajbo loĝanta en la insula ŝtato Vanuatuo oficiale pardonpetis al posteuloj de la brita misiisto John Williams (1796-1839). Li envenis al la insulo Erromango en novembro 1839 kune kun sia parulo John Harris por konverti al kristanismo lokajn loĝantojn, sed ambaŭ estis mortigitaj kaj manĝitaj de tiuj.

 
Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
NOV-ZELANDO - 26-an de novembro, 2009.

 
Averto estas publikigita al ŝipoj en la suda Pacifika oceano post kiam pli ol 100 glacimontoj estis ekviditaj drivantaj al Nov-Zelando. La glacimontoj, el kiuj kelkaj estas 200 metrojn altaj, estis kredeble rompitaj de Antarkta glaciplato. Multaj sciencistoj kredas, ke ĉi tiuj segmentoj disrompiĝos longe antaŭ ol atingi la novzelandan marbordon.
 
Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj" Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio
AŬSTRALIO - 17-an de novembro, 2009.

 
La aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd pardonpetis al la centmiloj da homoj, britaj enmigrintoj, kiuj estis fitraktitaj neglektitaj kiam ili estis infanoj. Sro Rudd diris, ke li estas "profunde" ĉagrenita pro la doloro kaŭzita al la infanoj kaj iliaj familioj. Li esperas, ke la nacia pardonpeto helpos  "kuraci la doloron" kaj estos turnopunkto en aŭstralia historio. Kelkaj 500 000 "forgesitaj Aŭstralianoj" estis fitraktitaj neglektitaj en orfejoj kaj infanhejmoj de 1930 al 1970.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL