Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Granda Premio F1 de Melburno Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Sportoj kaj distraĵoj

AŬSTRALIO - 15-an de marto, 2008.

Raikkonen pleje rapidas en la trejnadoj de la GP de Aŭstralio.

La aŭtoj de la teamoj Ferrari kaj McLaren regis la trejnadsesion antaŭan al la Granda Premio de Melburno. Kimi Raikkonen, monda ĉampiono de Ferrari, faris la plej rapidan rond-iron al la kurejo de Melburno dum la trejnadsesioj de la Granda Premio de Aŭstralio, la unua kuro de la ĉijara ĉampionumo de la aŭtokonkurso F1.

Kimi Raikkonen kronometris 1 minuton, 26.461 sekundojn, preskaŭ duonsekunde pli rapide ol la pasintjara subĉampiono Lewis Hamilton (McLaren). La finlandano sukcesis faris sian plej rapidan rond-iron en la matena sesio, kaj li diris ke li havis malfacilaĵojn en la dua provo, kiam Hamilton superis lin je 1.649 sekundoj.

"Mi ne estas kontenta pri la rezultoj de la trejnadsesio. Ĉi-matene ni trovis bonajn alĝustigojn por la aŭto, sed vespere ni havis problemojn kaj niaj rondir-tempoj tion respegulis'', diris Raikkonen. "Ni devas labori por plibonigi nian aŭton. Ni scias, ke se ni trovas la taŭgajn alĝustigojn tiam ni estas kapablaj esti konkurencaj''.

Hamilton, kiu perdis la pilotĉampionumon antaŭ Raikkonen en la lasta kuro de la pasinta jaro, estis la plej rapida en la vespera sesio per 1:26.559. "Estas bonete restiri kaj esti ĉi tie en Melburno kie mi komencis mian karieron en la F1 unu jaron antaŭe'', diris la brito. "Ni plibonigis la aŭton kaj ni profitis la plej bonajn kondiĉojn de la kurejo''.

Felipe Massa (Ferrari) kaj Heikki Kovalainen (McLaren) lokiĝis la tria kaj la kvara, respektive. Fernando Alonso, dufoje monda ĉampiono en la jaroj 2005 kaj 2006 kiu revenis al Renault post malkvieta periodo kun McLaren la pasintan jaron, estis la sesa pli rapida en la matena sesio per 1:28.360. Tamen, la hispano falis en la 13-an lokon en la dua provo, 2.172 sekundojn super la rondirtempo de Hamilton.

Mark Weber travivis bonan tagon por Red Bull, kun la kvina pli bona rondirtempo (1:27.473) per kio li sukcesis esti la plej bona piloto el la ceteraj teamoj kiuj konkuras por la poentoj post Ferrari kaj McLaren.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi