Serĉi en la retejo
Pacifiko : lasttempaj artikoloj
- Ruiniga tertremo en novzelanda Christchurch
- Nov-Zelandon frapas forta tertremo
- Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn
- Posteuloj de kanibaloj pardonpetas
- Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando
- Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj"
- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo
- Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio
- Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco
- Delfeno ne volas halti ludon !
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| La venkinto de Everesto mortis |
|
|
|
| Pacifiko - Sportoj kaj distraĵoj |
|
Sir Edmund Hillary, la unua viro kiu grimpis la mondan plej altan monton, Monton Evereston, mortis je la aĝo de 88 jaroj. Li estis la unua viro kiu atingis la 8 850 metrojn altan pinton, kun Ŝerpo Tenzing Norgay, la 29-an de majo 1953. Post la supreniro, Sir Edmund gvidis grandan nombron da ekspedicioj al la Suda Poluso kaj dediĉis sian vivon al helpado de la Ŝerpoj de Nepala regiono Khumbu. Anoncante la morto de Sir Edmund en Aŭklando post nelonga malsano, la Nov-Zelanda ĉefministro karakterizis lin kiel "heroa persono kiu ne nur batis Evereston, sed vivis tutan vivon de persistemo, humilo kaj donacemo". La novaĵoj pri la konkero de Everesto ne atingis la eksteran mondon ĝis la 2-a de junio, la antaŭtago de la kronigo de Reĝino Elizabeth la Dua. Li estis kavalirigita de la Brita reĝino en 1953, kaj 42 jarojn poste ricevis de ŝi la plej altan rangon de brita nobeleco, la "Order of the Garter". |





