Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Mankas viroj en Aŭstralio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 12
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio

AŬSTRALIO - 30-an de aŭgusto, 2008.

Analizo ĵus farita sur novaj censociferoj demonstras, ke Aŭstralio suferas senprecedencan "viran mankon". Statistiko rivelas, ke la nombro da virinoj superas je preskaŭ 100 000 tiun de viroj en Aŭstralio. La problemo estas pli malbona en la marbordaj urboj, kien virinoj moviĝis por serĉi pli bonan dungadon kaj vivstilon, dum multaj viroj iris eksterlanden.

Antaŭ tridek jaroj Aŭstralio estis surŝutita de viroj dank' al enmigraj politikoj kiuj donis preferon por akcepti virojn enlanden. Sed tiu  pozicio tute ŝanĝiĝis ĉar miloj da aŭstraliaj viroj inter 20 kaj 30 jaroj nun iras eksterlanden por aŭ vojaĝi aŭ labori. Tiu ĉi fenomeno kaŭzas misekvilibron inter ambaŭ seksoj kaj tio havas sekvoriĉajn implicojn. Urbegoj en Aŭstralio aktuale ricevas koncentritajn grupojn da solaj virinoj, dum forte malkreskas la nombro de la alia sekso.

Fakuloj pri demografio diras, ke la elirado de junuloj al fremdaj landoj lasas sian markon. "Se vi iras al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj vidas la statistikciferojn tieajn, vi trovos, ke estas ĉirkaŭ 12 000 Aŭstralianoj loĝantaj en Dubajo, plejparte viraj loĝantoj, plejparte en la aĝogrupo inter 25 kaj 34 jaroj. Ĉi tio estas ekzemplo de lando kiu eltiras specifan aĝogrupon el Aŭstralio, kaj tio havas efikon sur la viran mankon," asertas Bernard Salt, unu el tiuj fakuloj.

Sed la situacio ekster la plej grandaj urbegoj estas tute alia. Vasta nombro de virinoj forlasis la kamparon por serĉi pli bonan dungadon aŭ edukadon en metropolaj lokoj. Ili postlasis komunumojn troŝarĝatajn de pli junaj viroj. Ekzemple en la urbo Glenden en la norda ŝtato Kvinslando (angle : Queensland) estas granda misekvilibro, ĉar oni tie kalkulas nur unu fraŭlino por 23 viroj. Specialistoj eĉ elfaris tielnomatan "Amo-Mapon", kiu montras kiel la diversaj grupoj de fraŭlaj kaj unuopaj viroj kaj virinoj distribuiĝas trans la aŭstralia kontinento.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi