Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
La Papo vizitas Aŭstralion Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio

AŬSTRALIO - 13-an de julio, 2008.

La Papo Benedikto la 16-a komencis naŭtagan viziton al Aŭstralio, kie li pardonpetos pro jardekoj de seksa molestado de infanoj fare de pastroj. Ĉe la komenco de sia ĝisnuna plej longa vizito eksterlanden, li diris, ke pedofilio estas "neakordigebla" kun pastreco. La aŭstraliaj viktimoj de fitrakto diris, ke ili okazigos protestojn dum lia vizito.

Klimata ŝanĝiĝo ankaŭ estos eminenta temo ĉe grava Katolika junularo festo, la "Mondaj Tagoj de la Junularo", kiujn la Papo ĉeestos en Sidnejo. La evento altiros proksimume 200 000 junaj Katolikoj al la urbo. Sed la sestaga okazaĵo estas flankenpuŝita de la lanĉo de enketo pri akuzoj de seksa molestado. La gvidanto de la aŭstraliaj Katolikoj, la kardinalo George Pell, estas severe kritikata pro lia pritrakto de la kazo okazinta en 1982 pri  la supoza seksa molestado de 29-jara viro fare de pastro.

"La Eklezio nepre repaciĝu, helpu, kaj vidu sian kulpon en ĉi tiu problemo," la Papo Benedikto diris al reporteroj dum sia longa flugo al Sidnejo. Dum sia vizito, la Papo ankaŭ renkontos indiĝenajn australianojn, kaj verŝajne ripetos pardonpeton faritan de la antaŭa Papo Johano Paŭlo la Dua al Aŭstralia indiĝena gento por maljustaĵoj faritaj de Katolikaj misiistoj.

La Papo ankaŭ diris al reporteroj, ke li vekos konsciencojn de politikistoj kaj fakuloj respondecaj pri ekologiaj aferoj. "Ni devas alfronti ĉi tiun grandan defion kaj trovi la etikan kapablon ŝanĝi la situacion de la medio por la bono de la mondo," diris Benedikto la 16-a. Sed li komprenigis tamen, ke li ne intencas trakti iun specifan politikan aŭ teknikan demandon pri klimata ŝanĝiĝo.

 

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi