Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Aborigenoj minacas fermi Ayers Rock Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio

AŬSTRALIO - 21-an de junio, 2008.

Aborigenaj gvidantoj minacas malpermesi aliron de turistoj al unu el la Aŭstraliaj pintaj historiaj lokoj, proteste kontraŭ kion ili nomas rasisman registaran politikon. La averto pri Uluru, ankaŭ nomata Ayers Rock, okazas unu jaron post kiam policistoj kaj soldatoj estis senditaj en indiĝenaj kolonioj por provi pritrakti altajn indicojn de infana seksa molestado.

Ayers Rock en AŭstralioMalpermesoj pri alkoholaĵoj kaj pornografio estis enkondukitaj kune kun striktaj reguloj pri kiel bonfarpagoj estas elspezitaj. Parolante ĉe konferenco de la Aŭstralia Laborista Partio en Queensland, la ĉefministro Kevin Rudd diris, ke la registara prioritato restas plibonigo de la vivo de indiĝenoj. "Progreso jam estis farita en la lastaj 12 monatoj, sed multe restas farota por atingi niajn celojn por redukti la diferencon por vivŝancoj de la indiĝenoj," li diris.

La tielnomata "interveno" en la Norda Teritorio estis lanĉita de la konservativa registaro de la eksa ĉefministro Minster John Howard. Kronika malavantaĝo kondukis al tio, ke la vivespero de aŭstraliaj indiĝenoj restas 17 jarojn sub tiu de aliaj Aŭstralianoj. Responde al kulpiga raporto pri disvastiĝinta fitrakto al infanoj, soldatoj, policistoj kaj kuracaj teamoj estis senditaj al pli ol 70 indiĝenaj komunumoj. Sed 12 monatojn post la interveno, tribestroj de Centra Aŭstralio komencis minaci per malpermeson por turistoj grimpi la faman Uluru, kiu ankaŭ nomiĝas Ayers Rock.

Multaj diras ke la aliaj aŭstralianoj portretas la indiĝenajn virojn kiel perfortajn alkoholulojn kiuj batas virinojn kaj fitraktas infanojn. "Ni devas lanĉi pozitivan agon kontraŭ tiu ĉi diskriminacio kaj ĉesigi ĉi tiun rasisman pecon de leĝo. Ni ĵetos grandan rokon al la turisma industrio. Ni malpermesos la grimpadon kaj neniu grimpos sur Uluru iam ajn denove, neniu." diras reprezentanto de la Mutitjulu popolo.

Legu ankaŭ :

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi