Serĉi en la retejo
Pacifiko : lasttempaj artikoloj
- Ruiniga tertremo en novzelanda Christchurch
- Nov-Zelandon frapas forta tertremo
- Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn
- Posteuloj de kanibaloj pardonpetas
- Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando
- Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj"
- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo
- Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio
- Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco
- Delfeno ne volas halti ludon !
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Aŭstralia registaro pardonpetas |
|
| Pacifiko - Socio |
|
La Aŭstralia registaro anoncas, ke ĝi publikigos sian unuan formalan pardonpeton al Aborigenoj kiam parlamento rekomencos labori venontmonate. La Ministrino pri Indiĝenaj Aferoj Jenny Macklin diris, ke la pardonpeto estos la unua afero pritraktata kiam la nova parlamento kunvenos je la 13-a de Februaro. Tio celos la "Ŝtelatajn Generaciojn", Indiĝenaj infanoj deprenitaj el iliaj gepatroj por esti edukataj de blankaj familioj.
Efektive, miloj da Indiĝenaj infanoj estis deprenitaj el iliaj gepatroj kaj alportitaj al blankaj familioj aŭ institucioj inter 1915 kaj 1969. La tiama politiko celis al asimilo inter Aborigenaj kaj blankaj komunumoj. Aborigenaj kampanjantoj estas serĉantaj miliardojn da dolaroj tutlande por kompenso de tiu politiko. Sed la registaro decidis forĵeti ĉi tiun ideon, kaj male promesis financi plibonigitan edukadon kaj sanzorgajn instalaĵojn por Indiĝenaj komunumoj. |




