Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Kiel savi la diablon... Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Sciencoj
AŬSTRALIO - 7-an de novembro, 2008.

Tasmania diablo nomata Cedric reprezentas la plej bonan esperon de sia specio kontraŭ mortiga malsano. La trijara marsupiulo rezistis infekton injektita kun la mortiga Diabla Malsano de Vizaĝa Tumoro (DMVT), sciencistoj raportis hieraŭ. Sed ĝia duonfrato, Clinky, ne estis tre bonsorta. Al ambaŭ bestoj oni injektis la mortigajn DFTD-ĉelojn pasintjare kaj poste devis ili vivi kun DFTD-tumoraj ĉeloj.

Cedric montris imunan respondon, kiu protektis ĝin kontraŭ la tumoro, dum Clinky montris neniun imunan respondon kaj evoluigis tumoron. Esploristoj de la Universitato de la Tasmania Esplorinstituto
Menzies hieraŭ rivelis aĵon en la genetika konsisto de Cedric kiu ĝin imunigas kontraŭ la malsano. "Ni estas 90% certaj, ke Cedric estas rezistpova kontraŭ la malsano, sed, kiel en ĉiuj sciencoj, ni povas neniam havi tute definitivan opinion," la vicprofesoro pri Kancero kaj Imunologio, Greg Woods rakontis. "Eĉ se ĉi tiu evoluado ne reprezentas resanigon, estas tamen unu el la plej gravaj sciencaj rezultoj ekde la kontaĝa kancero estis unue registrita sur la nordorienta marbordo de Tasmanio antaŭ 12 jaroj, kaj tio estas rekta rezulto de la kunlabora peno tra la programo "Savu la Tasmanian Diablon."

Profesoro Woods diris, ke la genoj de Cedric povus enteni la indicon kial ĝi povas batali la malsanon. "
El niaj lastaj traserĉoj, ni povas konkludi, ke eblas igi kelkajn diablojn rezistaj kontraŭ DMVT per vakcinado, kaj ni esperas, ke iuj diabloj estos nature pli rezistaj, ĉar estas pli granda genetika diverseco en la okcidento," li diris. Pliaj financoj necesas por certigi la esplorojn pri la malsano, li diris. La Tasmania Diablo estis pasintsemajne deklarita endanĝerigita specio de la ŝtata registaro. La DMVT laŭ taksoj mortigis pli ol 50 procentoj de diabloj en la sovaĝa vivo, kaj ĝi estas trovita en 60 procentoj de la diabloj en la ŝtato Tasmanio.

Legu pli pri la Tasmania Diablo (anglalingve) ĉe Vikipedio
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi