Serĉi en la retejo
Pacifiko : lasttempaj artikoloj
- Ruiniga tertremo en novzelanda Christchurch
- Nov-Zelandon frapas forta tertremo
- Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn
- Posteuloj de kanibaloj pardonpetas
- Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando
- Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj"
- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo
- Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio
- Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco
- Delfeno ne volas halti ludon !
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Reĝo cedas sian absolutan potencon |
|
| Pacifiko - Politiko |
|
La reĝo de Tongo, George Tupou la 5-a, forlasos grandan parton de la preskaŭabsoluta potenco, kiun sia familio tenadis jam de kelkaj generacioj. Li reduktos sian politikon rolon al rutinaj registaraj aferoj kaj la registaron de nun gvidos la ĉefministro, proparolanto anoncis. La monarĥo, kiu anstataŭis sian patron Tupou la 4-a, en septembro 2006, formale surtroniĝos vendredon 1-an de aŭgusto.
"La suvereno de la sola polinezia reĝlando libervole forlasas sian potencon por kontentigi la demokratajn aspirojn de sia popolo," li diris. Pasintsemajne, la registaro diris, ke la reĝo kompletigis la vendon de siaj ŝtataj valoraĵoj kiuj kontribuis al granda parto de la reĝfamilia riĉeco. Tongo estas unu el nur kelkaj landoj en la mondo kie la monarĥo havas rolon en la ĉiutaga konduko de registaro. Sed premoj pri ŝanĝo pligrandiĝis en tiu sudpacifika nacio. Agitado ekflamis kaj fariĝis tumultoj en 2006 ĉe demokrata amaskunveno en la ĉefurbo, Nuku'alofa, kiuj lasis ok mortintojn kaj detruis grandan parton de la urbo. La kronado de George la 5-a estis prokrastita rezulte. Legu ankaŭ :
|



TONGO - 29-an de julio, 2008.
