Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Eta insulo Nauro voĉdonas Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Politiko

NAURO - 27-an de aprilo, 2008.

Balotadoj celantaj fini monatojn de politika paralizo okazas en la eta Sudpacifiko insulo de Nauro. La antaŭenigitan voĉdonadon okazigis la prezidento Marcus Stephen dum nesolveblaj dividoj en la 18-membra parlamento. La registaro havas la subtenon de naŭ deputitoj, kiel ankaŭ la opozicio.

NaŭroTiu situacio de perfekta egaleco ĉe la parlamento lasas senmoviĝon kaj totalan ekhalton de iu ajn decido. Minoj de fosfato iam igis Nauron unu el la plej riĉaj lokoj sur la Tero, sed ĝi nun kuŝas sub monto da ŝuldoj. 65 kandidatoj staras en la semajnfina balotado kaj tio povus daŭri kelkajn tagojn antaŭ ol nova registaro aperas. Malbonŝanco kaj registara misadministrado alportis malfacilajn tempojn por la Naura loĝantaro de 13 000 personoj. La landa ŝuldoj aktuale alproksimiĝas al unu miliardo da Usonaj dolaroj.

En 2001 Nauro subskribis interkonsenton kun Aŭstralio por aranĝi tendaron por azilopetantoj sur la insulo, interŝanĝe de milionoj da dolaroj kiel helpo. Aŭstralio sendis financajn fakulojn al Nauro por helpi la etan landon superi siajn problemojn. Sed Aŭstralio lasttempe fermis la tendaron por azilopetantoj, kiu produktis milionojn da dolaroj por la naura registaro. Aktuale, kvankam, fosfataj eksportoj rekomenciĝis kaj la prezidento Stephen, eksa ĉampiono de halterlevo de la Britaj Ludoj de "Commonwealth of Nations", esperas, ke la voĉdonontoj donos al li klaran mandaton al regado, por ĉesigi tiun politikan senmoviĝon.

Nomita "Agrabla Insulo" de siaj unuaj Eŭropaj vizitantoj, la eksa Brita kolonio de Nauro estas la plej malgranda respubliko en la mondo. La eta Pacifika insulo iam produktis laŭkapan enspezon kiu estis grandega, proporcie de sia grandeco. Sed la fonto de ĉi tiu riĉeco - fosfatoj - alproksimiĝas al sia ellaciĝo, lasante la insulanojn antaŭ necerta estonteco.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi