Serĉi en la retejo
Pacifiko : lasttempaj artikoloj
- Ruiniga tertremo en novzelanda Christchurch
- Nov-Zelandon frapas forta tertremo
- Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn
- Posteuloj de kanibaloj pardonpetas
- Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando
- Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj"
- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo
- Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio
- Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco
- Delfeno ne volas halti ludon !
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Aŭstralio, ĉu baldaŭ respubliko ? |
|
| Pacifiko - Politiko |
|
Indiĝenaj aferoj kaj klimata ŝanĝiĝo ankaŭ estas en la tagordo de "Aŭstralio 2020". La renkontiĝo, kiu komenciĝis sabaton 19-an de aprilo en la ĉefurbo Kanbero, unuigas la plej bonajn kaj plej brilajn Aŭstralajn cerbojn cele al fari projektojn por la landa estonta trajektorio. Aliro al respubliko estas unu el la ĉefaj ideoj proponataj, kune kun la 12-jara projekto pri administrado kaj pri Aŭstrala ŝtatestro. Sed la ministro pri Internaj Aferoj, Bob Debus, defiis la interkonsenton kaj proponis pli mallongan limtempon : Respubliko ekde 2010. Tiu propono estis entuziasme ricevita de multaj ĉeestantaj delegitoj. La ĉefministro Sro Rudd, kies venko en balotadoj en novembro finis preskaŭ 12 jarojn da konservativa regado, estas delonga Respublikano sed li diris, ke li ne konsideras tiun aferon kiel altan prioritaton. Dimanĉon, Sro Smith asertis, ke dum la maldekstracentra registaro preferas disiĝon de la landa eksa kolonia potenco, tio ne estas urĝa afero. "Mi rigardas ĝin kiel neevitebla. Mi ne vidas la disiĝon okazi en 2010," li diris al la Aŭstrala Network Ten. "Tio estas unu el tiuj aferoj, kiujn laŭ mia opinio, la nacio prizorgos je konvena tempo." |



AŬSTRALIO - 20-an de aprilo, 2008.
