Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Aŭstrala ĉefministro parolas pri Tibeto dum vizito al Ĉinio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Politiko

AŬSTRALIO - 9-an de aprilo, 2008.

La Aŭstrala ĉefministro Kevin Rudd petis al Pekino pritrakti la "gravajn" problemojn pri homaj rajtoj en Tibeto, dum parolado en Ĉinio. Sro Rudd faris la rimarkojn antaŭ Pekinaj studentoj je la komenco de sia unua oficiala vizito al la lando. Li diris, ke Aŭstralio agnoskas la Ĉinan suverenecon super Tibeto sed alvokis al dialogo inter la du flankoj.

Dume, grupo da monaĥoj duafoje interrompis eskortitan viziton de ĵurnalistoj al la Tibeta altebenaĵo. Proksimume 15 Tibetaj monaĥoj rapidis por renkonti fremdajn kaj Ĉinajn ĵurnalistojn ĉe la Labrang monaĥejo en Xiahe, provinco Gansu, kie centoj da monaĥoj protestis je la 14-a de marto. "La Dalailamao devas reveni al Tibeto," la monaĥoj diris. "Ni ne petas Tibetan sendependecon, ni nur petas homajn rajtojn, ni ne havas homajn rajtojn aktuale."

Protestoj en kaj apud Tibeto erupciis pasintmonate. Ĉinio asertas, ke ĉirkaŭ 19 homoj estis mortigitaj de Tibetaj tumultantoj. Tibetaj ekzilitaj grupoj diras, ke Ĉinaj trupoj mortigis dekojn da protestantoj. Proksimume 1000 homoj estas detenataj pro la protestoj, Ĉina oficialulo anoncis merkredon. Kaj subtenantoj de Tibeto celas nun la Pekinajn Olimpikojn por antaŭenpuŝi ilian aferon. La Olimpika torĉo jam trafis protestojn en Londono kaj Parizo, kaj protestoj certe okazas ankaŭ en San Francisko.

Sro Rudd estas la plej altranga okcidenta gvidanto kiu vizitas Ĉinion ekde la protestoj komenciĝis. Parolante kun la studentoj, la ĉefministro komprenigis al ili, ke li ne alvokas al bojkoto de la Olimpikaj Ludoj. "Mi kredas, ke la Olimpikoj estas gravaj por ke Ĉinio daŭrigu sian engaĝiĝon en la mondajn aferojn," li diris. Sed li avertis, ke la situacio en Tibeto estigas grandajn zorgojn por Aŭstralianoj. Ĉi tiuj vortoj verŝajne ne plaĉos al pintaj Ĉinaj respondeculoj, kiujn Sro Rudd renkontos poste en sia vizito. Sed la Ĉinaj respondeculoj probable deziros teni la Aŭstralan ĉefministron kiel amikon. Sro Rudd parolas flue la ĉinan lingvon, kiun li lernis kiam li estis diplomato en Ĉinio. Aŭstralio kaj Ĉinio ankaŭ estas ĉiam pli gravaj komercaj partneroj, kaj la Olimpika stafetkurado de la torĉo venos en la Aŭstralia ĉefurbo, Kanbero, iom poste ĉi tiun monaton.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi