Serĉi en la retejo
Pacifiko : lasttempaj artikoloj
- Ruiniga tertremo en novzelanda Christchurch
- Nov-Zelandon frapas forta tertremo
- Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn
- Posteuloj de kanibaloj pardonpetas
- Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando
- Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj"
- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo
- Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio
- Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco
- Delfeno ne volas halti ludon !
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Nova mandato por Polinezia prezidento |
|
| Pacifiko - Politiko |
|
Ceremonio estas tenata en Tahitio en Franca Polinezio, por marki la elekton de Gaston Flosse kiel prezidento. Estas la kvara fojo, kiam li havas tiun pozicion en la lastaj 25 jaroj. Sro Flosse longtempe aprobis ampleksan memstarecon por la sudpacifika insularo anstataŭ sendependeco de Francio. Parizo okazigis antaŭenigitajn balotadojn, provante ĉesigi la lastatempan politikan malstabilecon sur la insuloj, kaj la elekto de Sro Flosse kiel prezidento estis granda surprizo. Lia partio venis triavice en naciaj balotadoj, kaj je la aĝo de 76 jaroj la veterana gvidanto kaj amiko de Francio ŝajne perdis parton de sia politika influo.
La franca registaro zorgas pri la publika ordo kaj la juĝa sistemo en Franca Polinezio sed memstaraj lokaj respondeculoj administras aliajn aferojn inter alie edukadon kaj financjon. Estis antaŭ kelkaj jaroj grava antagonismo kun Parizo pri la nukleaj elprovoj. |




