Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Malklara politika situacio en Fiĝioj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Politiko
FIĜIOJ - 23-an de aprilo, 2009.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj postulas tujajn balotadojn por restarigi demokration en Fiĝioj. Ĉe renkontiĝo por diskuti la politikan renversiĝon en tiu sudpacifika insularo lundon, la UN diris, ke la lastatempa nuligo de la nacia konstitucio estas "retroiro". Ĝi ankaŭ decidis nuligi projektitajn intertraktojn en kiuj la UN, Fiĝioj kaj la Brita Konfederacio de Nacioj (Commonwealth of Nations) devus partopreni.

La 53-landa Brita Konfederacio de Nacioj (Commonwealth) interrompis la fiĝian membriĝon en 2006 pro militista puĉo kaj priskribis la lastatempan politikan renversiĝon kiel "breĉo de fundamentaj politikaj valoroj de la Brita Konfederacio de Nacioj". La insularo de Fiĝioj estis ĵetita en krizon ekde sia prezidento renomumis la landan militistan ĉefon Frank Bainimarama, kiel provizoran ĉefministron je la 11-a de aprilo, malpli ol du tagojn post kiam tribunalo deklaris, ke la puĉo de 2006 kaj posta registaro estas kontraŭleĝaj. Ekde sia renomumo, Bainimarama entrudis krizajn restriktojn kaj rifuzi okazigi balotadojn antaŭ 2014.

Post informkunsido la Sekureca Konsilio diris, ke ĝi estas "profunde zorgigita de la situacio en Fiĝioj, kie nedemokratiaj decidoj estis faritaj, interalie la nuligon de la konstitucio". La Konsilio aldonis, ke la mediacio al dialogo fare de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Brita Konfederacio de Nacioj estos interrompita "krom se estas ŝanĝo en la aktuala situacio". Tamen, la Konsiliaj 15 membroj "esprimis esperojn, ke Fiĝioj faros firman antaŭeniron al demokratio kaj al liberaj balotadoj ĉe la kiel eble plej frua tempo".
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi