Serĉi en la retejo
Pacifiko : lasttempaj artikoloj
- Ruiniga tertremo en novzelanda Christchurch
- Nov-Zelandon frapas forta tertremo
- Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn
- Posteuloj de kanibaloj pardonpetas
- Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando
- Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj"
- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo
- Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio
- Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco
- Delfeno ne volas halti ludon !
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ruiniga tertremo en novzelanda Christchurch |
|
|
|
| Pacifiko - Natura medio |
![]() NOV-ZELANDO - 24-an de februaro, 2011.La nombro de mortintoj post la ruiniga tertremo kiu trafis lastan mardon la urbon Christchurch en Nov-Zelando altiĝis al 98, dum ankoraŭ 226 loĝantoj restas ne-trovitaj, diris lokaj policistoj tiun ĵaŭdon. Internaciaj savteamoj daŭre traserĉas spurojn de la supervivintoj, kvankam ili opinias, ke ne restas ankoraŭ multaj. Spertaj savistoj de Japanio kaj Usono uzas speciale trejnitajn hundojn kaj altnivelajn ekipaĵojn por serĉi, sed jam de merkreda posttagmezo loka tempo, sub la rubo ne trovis ajnan supervivantan personon. "Ĉe ĉi tiu punkto ni havas nenian kontakton kun iu ajn nek ajnan signon de vivo sur iu ajn de la lokoj kie ni laboras," diris la kunordiganto de savistoj Jim Stuart Black. "Ni tamen esperas por la plej bona kaj prepariĝas por la plej malbona," li aldonis. Ĉe ĉi tiu momento savistoj plej intense traserĉas en ses-etaĝa konstruaĵo en kiu ĉe la tempo de la tertremo troviĝis 120 personoj, inkluzivante dekduo da japanaj studentoj. Sur la tria etaĝo de la konstruaĵo estis lingva lernejo. Sub la restaĵoj de la katedralo estas laŭdire 22 personoj. Fakuloj ankaŭ timas, ke povus tute disfali apuda ĉielskrapanto de 26 etaĝoj, kiu klinas danĝere kaj kaŭzas domenan efikon inter la multe difektitaj konstruaĵoj proksimaj. La tertremo, la plej ruiniga en la lasta 80 jaroj en Nov-Zelando, okazis marde. La intenseco estis 6.3 sur la Richter-skalo, ĝia epicentro troviĝis nur kvin kilometrojn de Christchurch, ĉe profundo de kvar kilometroj. La nombro de vunditoj jam atingas proksimume 2500 personoj. Ankaŭ legu :
|






NOV-ZELANDO - 24-an de februaro, 2011.
Spertaj savistoj de Japanio kaj Usono uzas speciale trejnitajn hundojn kaj altnivelajn ekipaĵojn por serĉi, sed jam de merkreda posttagmezo loka tempo, sub la rubo ne trovis ajnan supervivantan personon. "Ĉe ĉi tiu punkto ni havas nenian kontakton kun iu ajn nek ajnan signon de vivo sur iu ajn de la lokoj kie ni laboras," diris la kunordiganto de savistoj Jim Stuart Black. "Ni tamen esperas por la plej bona kaj prepariĝas por la plej malbona," li aldonis. 