Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Nov-Zelandon frapas forta tertremo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
NOV-ZELANDO - 05-an de septembro, 2010.


Pli ol 30 postaj tertremoj frapis Nov-Zelandon post kiam la plej forta tertremo en lastatempa historio kaŭzis miliardoj da dolaroj de difekto. Servoj publikaj estis restarigitaj, sed alproksimiĝanta ŝtormo povus rezulti en pliaj difektoj. Nov-Zelando atendas pliajn detruaĵojn tiun dimanĉon, ĉar la posttertremoj kaj alproksimiĝanta ŝtormo minacas areon de la lando jam frapita de la plej ruiniganta tertremo en jardekoj.

La ĉefministro John Key deklaris, ke "miraklo" estas trovi neniun mortinton post tiu ĉi grava tertremo de intenseco 7.0 laŭ la skalo de Richter, kiu kaŭzis miliardojn da dolaroj da difekto en la dua plej granda urbo de la lando, Christchurch.

Civildefendaj oficialuloj avertis, ke aliaj venontaj posttertremoj kun intenseco de ĝis 5.4, kuplitaj kun fortega ŝtormo povus ankaŭ minaci jam malfortigitajn konstruaĵojn.

Malgraŭ vasta difekto, neniu el la 340 000 loĝantoj de la urbo mortis kiam la tertremo frapis antaŭ tagiĝo lastan sabaton. "La nura konkludo eltirinda jenas : estas miraklo, ke neniu estis mortigita," John Kley diris dum li vizitis la ruinigitan urbon. La centra parto de Christchurch restis fermita hodiaŭ dimanĉon, kvankam plejparto de la elektropotenco, akvo kaj kloakaĵaj servoj kiuj estis tranĉitaj en la tertremo estis restarigitaj.

Krizaj kaj urĝaj teamoj faris sian vojon tra stratoj plenplenaj je rubo kaj surŝutitaj de frakasita glaso, por inspekti konstruaĵojn kaj determini ĉu evakuoj estas necesaj. Kelkaj marbordaj kaj laŭriveraj antaŭurboj "estas la plej severe frapitaj areoj en la urbo kaj publikaj san-aferoj ankoraŭ povas devigi evakuojn," la agentejo pri civila defendo deklaris en komunikaĵo.

Pli ol 200 loĝantoj pasigis sabatan nokton en bonfaraj centroj dum centoj aliaj ŝirmiĝis ĉe amikoj post kiam ili devis fuĝi sian difektitan hejmon. La Saviĝa Armeo (Salvation Army) diris siaflanke, ke ĝi nutras 1000 loĝantojn kaj lanĉis vokon al helpo por tiuj trafitaj de la tertremo.

La ĉefministro Key ankaŭ promesis registaran subtenon, kaj la registaro komencis taksi la difektojn al du miliardoj da dolaroj novzelandaj (tio estas 1,44 usonaj dolaroj). "Ni estas ĉi tie por subteni ilin. Ni ne lasos la urbon Christchurch suferi ĉi tiun grandan tragedion sola," Sro Key diris.

La alproksimiĝanta ŝtormo ankaŭ probable alportos aliajn novajn defiojn al civilaj defendistoj kaj registaro, kun siaj ventegoj kiuj atingas jam rapidecon de 130 kilometrojn hore. Fortaj pluvegoj estas ankaŭ atenditaj dum la nokto de dimancĉo al lundo. "La fortaj ventoj povus rezulti en pli forta difekto al konstruaĵoj kaj strukturoj jam difektitaj de la hieraŭa tertremo," la civila defendo diris.




 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi