Serĉi en la retejo
Pacifiko : lasttempaj artikoloj
- Ruiniga tertremo en novzelanda Christchurch
- Nov-Zelandon frapas forta tertremo
- Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn
- Posteuloj de kanibaloj pardonpetas
- Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando
- Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj"
- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo
- Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio
- Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco
- Delfeno ne volas halti ludon !
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Submara vulkano erupcias en Pacifiko |
|
|
| Pacifiko - Natura medio |
![]() TONGO - 19-an de marto, 2009.Submara vulkano erupciis apud la tonga ĉefurbo Nuku'alofa, kreante nubon de fumo kiu etendiĝas sur centoj da metroj. La erupcio ne kaŭzas danĝeron al la loĝantoj de Nuku'alofa aŭ la loĝantoj sur la ĉefa insulo de Tongatapu, AFP priraportis merkredon, citante rimarkojn de la tonga ĉefgeologo, Kelepi Mafi. Laŭ Sro Mafi, la unuaj postesignoj de la erupcio unue aperis lundon ĉirkaŭ 10 -12 kilometrojn de la marbordo de Tongatapu, sed loĝantoj en Nuku'alofa vidis la unuajn plumojn de fumo post du tagoj. Respondeculoj diras, ke la erupcio eble estis kaŭzita de tertremo kun intenso de 4,4 kiu frapis lastan vendredon je distanco de 35 kilometroj de la ĉefurbo, ĉe profundo de preskaŭ 150 kilometroj. En 2002, simila erupcio tie okazis en la sama loko de la okcidenta parto de Tongatapu, kaj ĝi kreis insulon de lafo kiu restis tie dum kelkaj semajnoj. "Ĉi tiu erupcio estas pli granda ol tiu en 2002, ŝajne estas du eligejoj, sed tio estas ne jam konfirmita," Mafi diris. Geologoj vizitos per boato la lokon morgaŭ matene por provi scii pli pri la evento, li diris. Tongo, lando kiu konsistas el 170 malgrandaj insuloj 2000 kilometrojn nordoriente de Nov-Zelando, sidas sur la "Pacifika Ringo de Fajrego", loko de ofta vulkana agado. |





TONGO - 19-an de marto, 2009.
Laŭ Sro Mafi, la unuaj postesignoj de la erupcio unue aperis lundon ĉirkaŭ 10 -12 kilometrojn de la marbordo de Tongatapu, sed loĝantoj en Nuku'alofa vidis la unuajn plumojn de fumo post du tagoj. Respondeculoj diras, ke la erupcio eble estis kaŭzita de tertremo kun intenso de 4,4 kiu frapis lastan vendredon je distanco de 35 kilometroj de la ĉefurbo, ĉe profundo de preskaŭ 150 kilometroj. 