Serĉi en la retejo
Pacifiko : lasttempaj artikoloj
- Ruiniga tertremo en novzelanda Christchurch
- Nov-Zelandon frapas forta tertremo
- Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn
- Posteuloj de kanibaloj pardonpetas
- Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando
- Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj"
- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo
- Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio
- Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco
- Delfeno ne volas halti ludon !
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Aŭstraliaj plaĝoj deklaritaj zonon de kataklismo |
|
|
| Pacifiko - Natura medio |
![]() AŬSTRALIO - 13-an de marto, 2009.Aŭstralio deklaris preskaŭ 60 kilometrojn da plaĝoj laŭ sia orienta marbordo kiel zonon de kataklismo, post masiva elverŝo de petrolo kaj kemiaĵoj. Pli ol 30 tunoj da petrolo supoze likis el hongkonga kargoŝipo, kiam ĝi verŝis sian ŝarĝon en ŝtorma vetero frue merkredon. Respondeculoj de la provinco de Queensland anoncas, ke plaĝoj laŭ la "Sunbrila Marbordo", kaj la Insuloj Moreton kaj Bribie estas plej severe trafitaj. Enketo estas iniciatita pri la plej malbona petrola elverŝo ekde jardekoj. La ĉefministro Kevin Rudd promesis plenan registaran subtenon por la postpurigaj penoj, kiuj povus kosti milionojn da dolaroj. La ĉefministrino de Queensland, Anna Bligh, diris, ke la ŝipaj operaciantoj devos ankaŭ por la kostoj. "Ni estas prienketantaj pri la tuta okazaĵo, kaj se estas iu bazo por persekuto, ni ne heziti tion fari. Pri la totala kosto de la postpurigo respondecas ĉi tiu firmao." La ŝipposedanto, Swire Shipping, eble devos pagi monpunojn de eble 1,5 miliono da aŭstraliaj dolaroj (977 000 usonaj dolaroj) se ĝi estas juĝita kulpa pri ekologiaj breĉoj, kaj devos pagi ankaŭ postpurigajn kostojn de 100 000 dolaroj tage. Maraj respondeculoj diris, ke 31 ujoj de sterkaĵo el amonia nitrato falis el la ferdeko de la ŝipo Pacific Adventurer, kaj liberigis la petrolon. La ŝipo estis survoje el haveno sude de la ĉefurbo de Queensland, Brisbane, al Indonezio. Ekologiaj fakuloj timas, ke la nutraĵoriĉa sterkaĵo povus kaŭzi gravajn difektojn al submaraj algoj, sufokigi fiŝojn kaj mortigi naturajn vivejojn. la insuloj Moreton kaj Bribie estas naciaj parkoj, kaj hejmo de diversaj maraj birdoj kaj bestoj, interalie ĥelonioj, delfenoj kaj pelikanoj. La Aŭtoritato pri Protekto de la Medio (EPA) deklaris, ke ĝi komencis forigi la petrolon el la plaĝoj kaj provas trakti kiel eble plej rapide kaj efike la faŭnon trafata de la petrolo. Radar-ekipita aviadilo serĉas la perdiĝintajn sterkaĵujojn, kiuj estas uzeblaj por fari eksplodaĵojn. |





AŬSTRALIO - 13-an de marto, 2009.