Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Aŭstralia parlamento kontraŭas vendon de uranio al Rusio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Ekonomiko

AŬSTRALIO - 19-an de septembro, 2008.

Aŭstralio ne vendu uranion al Rusio, parlamenta komitato diras. Ĝi aldonas, ke la interkonsento kiu entute sŭmas 800 milionojn da dolaroj, ne komenciĝu ĝis Rusio mildigos dubojn pri la apartigo de ĝia civilaj kaj militistaj uzoj de uranio. La interkonsento estis subskribita de la eksa ĉefministro John Howard kaj la rusa gvidanto Vladimir Putin pasintjare.

La komitato diras ke certigoj necesas pri la rusa observo
longatempa sindevontigo de la Traktato kontraŭ dismultiĝo de atomaj armiloj. Opoziciaj deputitoj aprobis la vendojn de uranio. Ili argumentis, ke Aŭstralio profitus de la komerco, kaj diris, ke sekurigoj kontraŭ ebla militista uzado de la uranio jam estas adekvataj. Sed la raporto prezentita al la parlamento hieraŭ rekomendis, ke "plia konsidero estu donata al la eblaj sekvaĵoj de ĉi tiu interkonsento". La komitato diras, ke kelkaj instalaĵoj kiuj ricevos la aŭstralian uranion devus esti inspektitaj de la Internacia Organizo pri Atoma Energio.

Rusio insistas, ke ĝi nur utiligos la aŭstralian uranion por civilaj celoj, produkti potencon ĉe si, kaj ne eksportos ĝin por aliloka uzado. Iuj raportoj de la komitataj konkludoj sugestas, ke kontraŭstaro al la interkonsento estis plifortigita pro rusaj lastatempaj trudeniroj en Kartvelio. La aŭstralia ministro pri Eksterlandaj Aferoj Stephen Smith avertis iom antaŭe ĉimonate, ke se Rusio ne retiros siajn soldatojn de najbara Kartvelio, Aŭstralio povos deteni sian aprobon de la nova priurania interkonsento. Aŭstralio havas 40% de la tutmondaj konataj uraniaj resursoj kaj eksportas sian produkton al pli ol 30 landoj sub striktaj kondiĉoj.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi