Serĉi en la retejo
Pacifiko : lasttempaj artikoloj
- Ruiniga tertremo en novzelanda Christchurch
- Nov-Zelandon frapas forta tertremo
- Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn
- Posteuloj de kanibaloj pardonpetas
- Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando
- Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj"
- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo
- Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio
- Aŭstralio : Polemika debato pri civitaneco
- Delfeno ne volas halti ludon !
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Vojoj fariĝas pagendaj en Nov-Gvineo |
|
| Pacifiko - Ekonomiko |
|
Vojuzantoj en la lando baldaŭ devos pagi minimuman monsumon kiu similos al tiuj aplikataj en aliaj landoj sed adaptitaj por konveni al la loka natura medio kaj la privata sektoro. Ĉi tiu novaĵo estis rivelita de la ministro pri Laboro, Transportoj kaj Civila Aviado Surmet Polye en lia parolado ĉe la Aŭtoritato pri Naciaj Vojoj (NRA).
Sro Polye diris al la nova NRA estraro, ke ĉi tiu estas decida por eviti estigi ekstran ŝarĝon sur la plejmulto de la kamparaj loĝantaroj kaj tiuj kiuj havas malaltan salajron. "La registaro tra la Departemento de Fisko kaj Nacia Planado evoluigas la reguligan kaj juran kadron por publika kaj privata partnereco. Tio utiligos rimedojn de la privata sektoro kaj plibonigos la kapaciton de la publika sektoro en la evoluado de infrastrukturo. La estraro estas instigita konsideri la aplikeblan kaj plej bonajn elektojn por trakti la reviziadon de vojoj" Sro Polye aldonis. La du fundamentaj funkcioj de NRA estos estigi efikajn transportservojn kaj daŭrigi la financadon de vojoj en la transportindustrio. |



PAPUA NOV-GVINEO - 11-an de junio, 2008.
