Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Sezama Strato estas 40-jara ! |
|
|
| Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj |
USONO - 14-an de novembro, 2009.Granda Birdo, Oskar la Graŭĉ, Elmo Monstro kaj la aliaj steluloj "Mupetoj" en Nov-Jorko festis la Tagon de "Sesame Street" (Sezama Strato) kiel usona plej longdaŭra eduka televidprogramo, kiu jam ekzistas de 40 jaroj. La legenda eduka marionetprogramo "Sezama Strato," hejmo de Granda Birdo kaj Elmo, festis sian 40-an datrevenon tiun semajnon.
La ludemaj marionetoj, kiuj instruis al generacioj de infanoj la fundamentojn de legado, skribado kaj kalkulado, unue aperis en publika televido en novembro 1969, kaj festis sian naskotagon kun invitita apero de la prezidentedzino Michelle Obama. Honore de la okazintaĵo, Sinjorino Obama klarigis al junaj spektantoj kiel kultivi hejmĝardenon, interalie donis konsiletojn pri kreskado de tomatoj, kukumoj kaj karotoj. Multe de la personajxoj, kiu ankaŭ inkluzivis Bert kaj Erni kaj la "Kuketo-Monstro" naskiĝis el la kreiva puto kiu estis Jim Henson, patro de la egale legenda "Muppet Show." Celante infanojn inter du kaj ses jarojn, la serio gajnis 122 Emmy-premiojn, la ekvivalenton por malgranda ekrano de la La premioj Oscar. La Sezama Strato ankaŭ fariĝis internacia fenomeno por infana televido, disvastiĝinta tra 140 landoj tutmonde. En la televida spektaklo kies agado okazas en fikcia novjorka strato, malsamaj loĝantoj kunekzistas konkorde. La ĉi-jara sezono, diris la Publika Elsendo-Servo, koncentriĝas pri "nova naturokoncentrita instruplano celanta disvolvi amon kaj komprenon de la natura mondo." La kunfondinto Joan Ganz Cooney diris, ke ŝi prenis sian inspiron por naski la televidprogramo por komunumoj kiuj ne povis prepari gejunulojn por la pedagogia sistemo. "Nia originala celo estis simpla : naski sukcesan televidprogramon kiu estigos pozitivan ŝanĝon en la vivo de infanoj, precipe, malriĉaj urbaj infanoj, kaj helpi prepari ilin por lernejo," ŝi diris en komunikaĵo sur PBS. Legu pli pri Sezama Strato |




USONO - 14-an de novembro, 2009.
publika