Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Fervoruloj aklamas la koncertfilmon pri Mickael Jackson Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj
USONO KAJ TUTMONDE  - 28-an de oktobro, 2009.

La dokumentario pri koncertoj de Michael Jackson, "This is it" estas entuziasme akceptita de la fervoruloj de la forpasinta kantisto post sia tutmonda premiero. La filmo estis kunmetita per horoj de scenoj kaj filmeroj en kiuj Michael Jackson provludis por prepari sian revenon al mondaj scenejoj. La gefratoj de Jackson ĉeestis la premieron prezentatan en Los-Anĝeleso, kaj samtempe ankaŭ en 18 aliaj urboj.

La
gefratojn de Michael Jackson aliĝis steluloj inter kiuj estas Will Smith, Jennifer Lopez, Paris Hilton, Katy Perry, Jennifer Love Hewitt kaj la fondinto de Motown Records, Berry Gordy Jr. Jermaine Jackson diris, ke laŭ li "la filmo estas tre pozitiva, tre amuza kaj ĝi sentigas lin vere, vere fiera". Jackie Jackson, dume, diris "Estas mirige vidi lin tie supre fari sian aferon. Vidi lin alportis multajn larmojn al miaj okuloj, dum mi sidis tie rigardanta lin. Ĉar mi amas lin tiom". Kaj Marlon Jackson aldonis, ke "estis momento kiam mi nur sentis lian spiriton ene de mi. Kaj tio igis min sentiĝi bone".

Parolante
sur la retejo Twitter, la intima amikino de Mickael Jackson, Elizabeth Taylor nomis la filmon "el ĉiuj la plej brilega filmo kiun mi iam ajn vidis. Mi ploris de pura ĝojo ĉe tiu donaco donita de Dio. Estos neniam, neniam plu iu kiel li. Ni havas ĉi tiun filmon por rememorigi nin ĉiam kaj eterne, ke iatempe estis tia viro. Dio kisu lin". Iuj fervoruloj protestis ekster la prezentejoj, dirante, ke la filmo kaŝas la regresintan sanon de Jackson. La fervoruloj, kiuj starigis kampanjon nomitan "This is not it", akuzas la koncertovarbanton AEG Live, ke ĝi metis tro da premo sur la stelulon dum la konstruo de lia 50-koncerta rondiro ĉe la londona "O2 Arena". Proparolanto de AEG Live ne volis fari rimarkojn pri tio.

Mickael Jackson, kiu mortis je la 25-a de junio je la aĝo de 50 jaroj, pasigis la lastajn kvar monatojn de sia vivo provludante en Los-Anĝeleso. Pli ol 800 000 biletoj estis venditaj por la koncertoj, la organizintoj promesis "unu el la plej altekostajn kaj teknike altnivelajn personajn spektaklojn iam ajn". Li mortis nur du semajnojn antaŭ la debuta vespero. Respondeculoj en Los-Anĝeleso karakterizis lian morton kiel hommortigon.

"
This Is It" estas nun prezentata en kinejoj por limigita periodo de du semajnoj. La unua publika prezentado en Londono komenciĝis je 04:00 UT, kun fervoruloj vicatendantaj tra la nokto por vidi ĝin. Dum la semajno, ĝi estos montrita en 110 landoj.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi