Serĉi en la retejo
Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Usona indiana tribo leĝigas samsekseman geedziĝon
- Estro de la IMF arestita
- Baloto en Kanado: Konservativuloj gajnas, Harper restas
- Perdiĝo de interpreto de la realo...
- Eksa prezidento Aristide revenas al sia lando
- Lasta spaca vojaĝo por Discovery
- Naftopoluo pli grava ol anoncite en Meksika Golfo
- Mortis la aktoro Tony Curtis
- La usonaj prezidantoj pasas, Goldman Sachs restas
- Meksiko festas 200-an datrevenon
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Nova rikolto da Premioj Oscar en Los-Anĝeleso... |
|
| Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj |
![]() USONO - 23-an de februaro, 2009.La brita filmo "Slumdog Millionaire" gajnis la plej altan premion ĉe la Premioj Oscar, gajninte ok premiojn Oscar inter kiuj estas tiu de la plej bona direktoro kaj plej bona filmo. En granda nokto por Britio, Kate Winslet gajnis la Oscar-on por la plej bona aktorino por ŝia rolo en "The Reader" tio estis ŝia sesa kandidatigo. La granda surprizo de la nokto estis Sean Penn, kiu ricevis la premion de la plej bona aktoro por lia rolo kiel geja kampanjanto por rajtoj Harvey Milk. Heath Ledger gajnis postmortan premion Oscar por sia rolo en "The Dark Knight". La familio de la aktoro ricevis la premion en la nomo de Ledger, kiu mortis en januaro 2008. "Ni estas vere superŝutitaj de la honoro kaj respekto kiu estas donita al li per ĉi tiu premio," lia patrino diris. Heath Ledger fariĝas tiel la dua aktoro kiu ricevas postmortan Oscar-on, post Peter Finch kiu gajnis por la rolo en "Network" en 1977. Sed la nokto apartenis tute al la filmo "Slumdog Millionaire", la rakonto kiu ravis spektantarojn tutmonde. La direktoro Danny Boyle, 52-jara, saltis ĝoje kiam li ricevis la premion, dirante al la spektantaro : "Mi ĵuris [al miaj infanoj] se ĉi tiu miraklo iam ajn okazas, mi ricevos ĝin en la spirito de Tigger." La filmo, farita en la ladurboj de Mumbajo en Barato, gajnis ok premiojn entute, interalie tiuj de la plej bona adaptita scenaro, kinematografio, sonmiksaĵo, filmoredaktaĵo, plej bona originala tekstaro kaj plej bona muziko. La barata komponisto AR Rahman, kiu ricevis du premiojn por tiu filmo, laŭdis la urbon kiu inspiris la libron, kaj poste la filmon. Li aklamis "ĉiujn homojn de Mumbajo kaj la esencon de la filmo, kiu temas pri optimismo kaj la potenco de espero kaj niaj vivoj". "Ni havis pasion kaj ni havis kredon kaj se vi havas tiujn du aferoj, vere, io ajn eblas," diris Christian Colson. Post jaroj da atendado en kulisoj, Kate Winslet, 33-jaraĝa, finfine gajnis al ŝi premion Oscar por la rolo en "The Reader", kie ŝi rolas kiel oficiro en Nazia malliberejo. "Mi mensogus, se mi dirus, ke mi ne faris version de ĉi tiu parolado antaŭe. Mi pensas, ke mi estis verŝajne okjara kaj fiksrigardis min en la banĉambra spegulo," ŝi diris. "Mi sentas min tre bonŝanca, ke mi povis laŭiri la vojon de tie ĝis tie ĉi." En nokto de antaŭvideblaj rezultoj, Sean Penn kaj lia triumfo por la premio de la plej bona aktoro dank'al la portretado de geja kampanjanto por rajtoj Harvey Milk ŝajne venkis en la listo de la plej vasta aprobo de la spektantara. En pasia pledo, kaj ĉe ekstaza aplaŭdo, Seann Penn alvokis al "egalrajteco por ĉiuj". "Mi pensas, ke estas bona tempo por tiuj, kiuj voĉdonis favore al la malpermeso kontraŭ geja edziĝo sidiĝi kaj pripensi, kaj anticipi ilian grandan honton," li diris. Liaj pensoj estis eĥitaj de la filmskribinto Dustin Lance Black, kiu gajnis la premion de la plej bona originala scenaro : "Mi aŭdis la rakonton pri Harvey Milk, kaj ĝi donis al mi esperon, ke iun tagon mi povus vivi mian vivon publike kiel tiu, kiu mi estas. Kaj ke eble mi povus egale enamiĝi kaj iun tagon edziĝi," li deklaris. Brad Pitt kaj Angelina Jolie ambaŭ hejmenrevenis sen iu ajn premio, dum la filmo "The Curious Case" de Benjamin Button transformis nur tri de ĝiaj 13 kandidatigoj, ĉiuj en la teknikaj kampoj. La hispana aktorino Penelope Cruz fariĝis la unua gajninto de la nokto, prenante la premion por la plej bona skromaktorino. La 34-jara stelulino gajnis ŝian unuan Oscar-on por ŝia rolo kiel pasia artistino en la filmo de Woody Allen "Vicky Cristina Barcelona". Penelope Cruz, kiu estas la unua hispana aktorino kiu gajnas premion Oscar, dediĉis ŝian premion "al ĉiuj aktoroj de mia lando". La komediisto Jerry Lewis ricevis la Jean Hersholt Humanitaran Premion, kiu agnoskas humanitarajn penojn. "Ĉi tiu premio tuŝas mian koron kaj la profundon de mia animo pro el kiu la premio venas, kaj al kiuj ĝi profitos," diris la 83-jara stelulo. Legu ankaŭ :
|




USONO - 23-an de februaro, 2009.
komponisto AR Rahman, kiu ricevis du premiojn por tiu filmo, laŭdis la urbon kiu inspiris la libron, kaj poste la filmon. Li aklamis "ĉiujn homojn de Mumbajo kaj la esencon de la filmo, kiu temas pri optimismo kaj la potenco de espero kaj niaj vivoj". "Ni havis pasion kaj ni havis kredon kaj se vi havas tiujn du aferoj, vere, io ajn eblas," diris Christian Colson. 